Kapelo Reĝino de Rozario (Vasvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Reĝino de Rozario
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vasvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas
diocezo Szombathely
dekanujo Vasvár
paroĥo enurbe
Dato de konsekro 1900
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 19001900
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La kapelo Reĝino de Rozario estas sakrala konstruaĵo, ankaŭ pilgrimloko ĉe urbo Vasvár (Hungario).

Legendo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo la dominikaj monaĥoj fuĝantaj de la turkoj kaŝis la gracibildon (laŭ alia informo skulptaĵon) en la arbaro ĉirkaŭ Vasvár en malnova arba volbo. Poste la revenintoj ne trovis ĝin, la arbo estis dehakita, kaj sur ĝia loko ŝprucis fonto da abunda fonto, en kies akvo ili kredis vidi bildon de Sankta Maria. Fakte la fonto jam ekzistis en 1198. Post la miraklo ĉi tie ĉiam vivis ermitoj, kiuj bonvenigis la alvenintojn kaj preĝis kun ili. En 1860 iama soldato blindiĝis. Baldaŭ li estis portita al la fonto, post lavado de la akvo li denove vidis.

Historio[redakti | redakti fonton]

La menciita soldato konstruis kapelon en 1863, poste ĝismorte li zorgis pri la kapelo. En 1900 post malkonstruo pli nova kapelo konstruiĝis. En 2011 la kapelo plene renoviĝis, post unu jaro ankaŭ la ĉirkaŭaĵo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kapelo situas sola en arbaro apud Vasvár. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turo malsupre estas arkado kun aperturo laŭ la fasado kaj po unu flanke. La absido estas kvarangula kun aparte enirejo ĉe la dekstra flanko. Ene estas gracisklulptaĵo, kiu estas kopiaĵo de statuo de Preĝejo Marteno de Tours (Szombathely).

Kermesoj okazas en la proksimaj dimanĉoj de 7-an de oktobro kaj 12-an de septembro, krome pilgrimado okazas ankaŭ la 15-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.