Kapelo Sankta Rafael (Neudietendorf)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
romkatolika Rafael-kapelo en Neudietendorf

Kapelo Sankta Rafael (germane: Kapelle St. Raphael) troviĝas en Neudietendorf, Germanujo, proksime de la stacidomo (Gnadentaler Weg). Ĝi filias al Preĝejo Sankta Nikolao (Melchendorf).[1] Estas ĝi sub la patroneco de la ĉefanĝelo Rafael.

Situo kaj historio[redakti | redakti fonton]

flanka ejo Marienhaus

Situas la kapelo rekte ĉe la tombejo de la Moraviaj fratoj. La apuda domo Marienhaus funkcias kiel komunumejo.[2]. Proksimas ankaŭ la tombeja kadavrejo kiu siaflanke ne pli estas utiliĝanta. Katolikoj venas al Neudietendorf ankaŭ el la diasporo el Apfelstädt, Gamstädt, Ingersleben, Kleinrettbach kaj Kornhochheim.

Post la Dua mondmilito kreskis la katolikaro ĉefe pro forpelitoj kaj serĉatas digna, propra liturgiloko. En la unua adventodimanĉo 1958 komunikiĝis fare de la paroĥestro Gullitz ke la ŝtataj aŭtoritatoj donis sian jeson pligrandigi deponejon starigitan en 1778: temis pri sigelvakso-brulejo de la firmao Lilienthal antaŭ uzo kiel prizoneto (dum la Dua mondmilito) respektive post 1945 kiel sekigejo por tabako kaj herboj.

Konsekriĝo okazis en la 19.7.1959 fare de helpepiskopo Josef Freusberg. Alikonstruado faritis inter 2004 kaj 2005 kaj la novan altaron benis en 2005 episkopo Joachim Wanke.

Arkitekturo kaj Kummel-kampokruco[redakti | redakti fonton]

interno

Postaltare estas luma kruco kun du vitraloj kiu portas la versetojn pri Mi estas de Jesuo Kristo el la evangelio laŭ Johano.

Sur Kummel ĉe la vilaĝo Kornhochheim starigitis en 2000 krucego konsekrita dek jaroj post la Germania reunuiĝo. De tiam ĉiujn 3-ajn de oktobro kaj la festojn de ĉieliro festatas surloke kaj preĝatas ekumenisme.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Pfarreien Bistum Erfurt"
  2. gvidlibro kapela. Arkivita el la originalo je 2022-10-31. Alirita 2023-01-04.