Kaphararo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝhara knabino pretigas la kaphararon, pentraĵo de Sophie Gengembre Anderson (1823-1903).

Kaphararo estas la nomo por haroj kiuj kreskas sur la kapo de la homoj. Mezume kreskas sur la homa kranio-haŭto inter 90 kaj 150 mil haroj, sed tio dependas de genetike determinitaj faktoroj.[1] Tiuj haroj kreskas mezume po 0.3 milimetrojn por tago, kio egalas al proksimume po 1 centimetro por monato. Samkiel la alia korpohararo, ankaŭ la kaphararo kreskas laŭ la tielnomata hararo-ciklo. Kaphararo konsistas el la proteino keratino.

Kresko[redakti | redakti fonton]

Kapharo kreskas plej rapide kompare al la cetero de la homa korpohararo. Ĉe viroj, la hararo povas fariĝi 40-50 centimetrojn longa, ĉe virinoj ĝi povas atingi longecon de 70-80 cm. Hararo ne kreskas senfine, kio signifas ke longecoj de pli ol unu metro ne estas oftaj. Ankaŭ tio dependas de la hararo-ciklo kiu diferencas de unu hararospeco al alia. Ĝis la hararoperdo unuopa haro kreskeblas du ĝis ses jarojn. Poste eblas krei novan unuopan haron nur maksimume dek du fojojn. Tio signifas, ke kelkaj homoj, precipe viroj, pli frue kunfrontiĝas kun kalveco ol aliaj. Esceptoj ankaŭ ekzistas kiel la Ĉina Xie Qiuping, kiu laŭ la Guinness-Libro de Rekordoj, havas la plej longan kaphararon, precize 5,627 metrojn. Ŝi ne plu tondigas sian hararon ekde 1973, kiam ŝi estis dek tri.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. De verrassende weetjes over haar Arkivigite je 2015-09-12 per la retarkivo Wayback Machine, www.schwarzkopf.nl
  2. [1] [2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]