Karaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karaĝ (origine کرج) estas universitata urbo en Irano.

Iama karavanejo en Karaĝ
Panoramo de Karaĝ dum vintro
Centro de Karaĝ

Bazaj informoj

Situo

Karaĝ troviĝas en Elborz-Montaro laŭ rivero same nomita Karaĝ. Tehrano troviĝas aere je 20 km-oj, sed laŭ aŭtovojo je 40 km-oj.

Historio

La loko estis grava dum jarcentoj, kion diversaj konstruaĵoj pruvas. Nuntempe kemiaĵoj, sterkaĵoj kaj pretigitaj agrikulturaj varoj estas produktitaj ĉi tie.

Klimato

Karaĝ havas kontinentan klimaton kun sekeco, kiun influas la altaj montoj. La urbo havas 4 kutimajn sezonojn. La plej varma estas julie, la plej malvarma januare. Jare pluvas po 260 mm.

Vidindaĵoj

Malliberejo

La loka malliberejo Gezel Hesar dum la lastaj jaroj plurfoje estis en la internaciaj novaĵraportoj pro tio, ke tie regule kaŝe estis ekzekutitaj malliberuloj. La 16-an de marto 2011 grupo da malliberuloj provis eskapi el la prizono. Pereis 14 kaj estis vunditaj 33 prizonuloj. Neniu sukcesis eskapi.

Vidu ankaŭ