Kardono
Kardono (Cynara cardunculus) aŭ hispana artiŝoko estas la nomo de kardosimila, forta kulturplanto el la familio de la Asteracoj (Asteraceae). Tiu specio de la cinaro estas legomo tre simila al artiŝoko, kies petioloj kaj foliripoj post etiolado estas manĝataj kuiritaj. Ankaŭ la artiŝoko, kies nematuraj kapituloj estas uzataj kiel legomoj, apartenas al la specio Cynara cardunculus.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Kardono similas en ĉiu parto al la sovaĝa cinaro (Cynara cardunculus). Ĝi estas mallongviva herba planto, kies alteco atingas 50 ĝis 250 cm. La grandaj folioj estaptogunde lobaj kaj kunmititajsind. Ofte la folioj havas pikilon. Kontraste al la gavaĝa formo de la planto kaj filitigo ĉe kardono estas dika.
La ĉefa flortempo estas de aŭgusto ĝis septembro. La kardono havas multajn infloreskojn. La grandaj kapituloj havas nur tubetflorojn.
La aĥenoj estas 4 ĝis 8 mm langaj kaj havas papuson kun 2 ĝis 4 cm longaj rigidtriĥomoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La frostnerezista artiŝoko venis origine el la mediteranea regiono; de la orienta mediteraneo (Turkio kaj Irano) ĝis Afriko, okcidente ĝis Hispanio kaj la Kanariaj insuloj. Certaj raportoj pri la kardono nur ekzistas kiam ankaŭ aperis la artiŝoko. Ĉ. la jaro 1600 la planto aperis sur pentraĵoj, ekzemple de Caravaggio[1] kaj Juan Sánchez Cotán [2] [3].
La nomo „kardono“ venas de la latina „carduus“, kiu signifas kardo. Kaj el tie derivas la nomo de la birdospecio kardelo, kiu multe ŝatas la semojn de kardono kaj de similaj plantoj.
Utiligado
[redakti | redakti fonton]Kardono estas kultivata unujare kaj multigata el semoj. Kontraste al la artiŝoko kardono jam estas paligita antaŭ la rikolto.
Nutraĵo
[redakti | redakti fonton]La paligitaj folitigoj kaj la grizverdaj folioj estas manĝataj. La gusto estas amareta kaj simile al artiŝoko.
Unu el la plej konataj kardon-kulturvarioj estas la 'Cardon argente épineŭ de Plainpalais'. Ĝi estas la unua svisa legomo en la registro de la protektitaj regionaĵoj (GUB/AOC).[4]
Kuracplanto
[redakti | redakti fonton]Krom legomo la folioj povas esti uzataj en legomsuko, teoj, ekstraktoj kaj tinkturoj. La sanigan kaj dietan efikon kaŭzas diversaj flavonoidoj kaj ĉinacidaj derivaĵoj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- David J. Keil: Cynara. In: Flora of North America Editorial Committee (Hrsg.): Flora of North America North of Mexico. New York and Oxford, 1993+. Bd. 19, S. 89. rete de la 4a de februaro 2008
- Silke Göttmann: Einfluss von Sorte, Saatzeit und Standraum auf Blattertrag und Wirkstoffgehalt der Artischocke (Cynara cardunculus ssp. flavescens WIKL.). Dissertation, Universität Gießen 2006 (kompleta teksto)
- Gabriella Sonnante, Domenico Pignone, Karl Hammer: The Domestication of Artichoke and Cardoon: From Roman Times to the Genomic Age. In: AOBPreview, 4a de julio 2007. COI:10.1093/aob/mcm127
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Stillleben Caravaggios
- ↑ aĵpentraĵo de Cotán
- ↑ aĵpentraĵo Cotán
- ↑ Augenschmaus und Gaumenfreude en Frankfurter Allgemeine Sonntagszeitung de 16. novembro 2014, paĝo V7