Kariofilcigaredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kariofilcigaredo de marko 'Sampoerna'

Kariofilcigaredo (indoneze: kretek) estas cigaredo kun la karakteriza odoro de kariofilo. Ĝi estas tre populara en Indonezio.

Tradicie, kariofilcigaredoj enhavas du trionojn da tabako kaj unu trionon da herboj. Ili ŝuldas sian indonezian (onomatopean) nomon kretek al tio, ke ili kraketas ekbruligitaj pro oleo. La kombinaĵo de oleo kun la kariofilo donas al la brulanta cigaredo karakterizan odoron.

Haji Jamhari, loĝanto de Kudus sur Centra Javo, faris la unuajn kariofilcigaredojn komence de la 1880-aj jaroj. Komence, kretek estis rulita mane hejme aŭ en malgrand-skalaj firmaoj kaj produktado estis en la manoj de javanoj.[1] Ĉinaj entreprenistoj baldaŭ ekludis ŝlosilan rolon kiel grandskalaj entreprenistoj kaj produktis cigaredojn kun markoj kiel Djarum, Bentoel, Gudang Garam, Sampoerna kaj Djie Sam Soe (= 234 en la hokkiena ĉina). Produktado estis farita de maŝinoj ekde 1968, kvankam granda parto de produktado restas mana.

Virinoj estas forte reprezentitaj en la produktado de la kretek; pli ol 90% de la dungitoj aktivaj en ĉi tiu sektoro estas virinoj. En 2015, Indonezio havis 73,6 milionojn da fumantoj, kio estas 40% de la plenkreska populacio.[1] Viroj precipe fumas; la percento de virinoj kiuj fumas estis malpli ol 7% en la sama jaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]