Karl Farkas (artisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Farkas
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1893 (1893-10-28)
en Vieno
Morto 16-an de majo 1971 (1971-05-16) (77-jaraĝa)
en Vieno
Mortis per stomaka kancero vd
Tombo Centra Tombejo de Vieno vd
Religio judismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno vd
Memorigilo Karl Farkas (artisto)
Familio
Edz(in)o Anny Hán • sen valoro • Anny Hán vd
Infanoj Robert Farkas vd
Profesio
Okupo komikistoverkistoscenaristo • teatra aktoro • filmaktoro • televida prezentisto • televida aktoro vd
Aktiva en Nov-JorkoVieno vd
Aktiva dum 1920–1971 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl FARKAS (naskiĝinta la 28-an de oktobro 1893 en Vieno, mortinta samloke la 16-an de majo 1971) estis aŭstra aktoro, reĝisoro, verkisto kaj kabaredisto. Li estis nevo de Felix Salten.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fininte la Akademion pri muziko kaj aktorado en Vieno li havis la unuajn dungojn post la Unua mondmilito en Olomouc, Ostrava kaj Linz. Tie li laboris ankaŭ kiel reĝisoro por operoj kaj operetoj. En 1921 li venis al Vieno kaj dungitis en la Kabaredo Simpl. Samloke li kreis kune kun Fritz Grünbaum la t.n. Duoblajn konferencojn (tiaj aferoj jam furoris sur hungaraj scenejoj). Ambaŭ aktoris sur multaj etaj scenejoj verkante kaj teatrejestrante ekster tio. Farkas ankaŭ engaĝiĝis pionire ĉe RAVAG, la aŭstria radifonia asocio. Krome li aktoris en diversaj filmoj. En 1924 li edzinigis la aktorinon Anny Hán kiu naskis filon Robert.

Post la t.n. Anschluss Farkas devas fugi kaj venis tra Ĉeĥoslovakio al Parizo. Post interniĝo en la internigejo Meslay du Maine (kie li renkontis Leon Askin) li venis tra Hispanio kaj Portugalio al Usono. En Novjorko li daŭre aktoris en kabaredoj kaj operetoj, skribadis, reĝisoradis. Eblis kunlaboro en Usono i.a. kun Robert Stolz, Hans Kolischer, Armin Berg, Kurt Robitschek, Oskar Karlweis kaj Hermann Leopoldi.

Post la Dua mondmilito li revenis en 1946 Vienon. Li reprenis la laboron antaŭmilitan. Al la Kabaredo Simpl li iris nur en 1950, post kiam ekestris ĝin Baruch Picker. Ĝis 1965 Farkas okazigis la plejmulton de la programo kabareda kune kun Hugo Wiener. Wiener siavice verkis novajn "duoblajn konferencojn" por Farkas kaj Ernst Waldbrunn. Farkas krome laboris kiel scenaristo kaj ekde 1955 ankaŭ por la televido de ORF (ekz. Bilanzen).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Markus, Georg: Schau´n Sie sich das an. Ein Leben für die Heiterkeit, Amalthea Verlag, 2.-eldono., Wien-München 1983
  • Veigl, Hans (Hrsg.): Karl Farkas - Ins eigene Nest. Sketches, Bilanzen, Doppelconférencen, Kremayr & Scheriau, 2-a eldono, Wien 1991
  • Patka, Marcus (eld.): Die Welt des Karl Farkas (= Wiener Persönlichkeiten, Bd. II; Katalogo ekzspozicia), Verlag Holzhausen, Wien 2001