Karl Friedrich August Nobbe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Friedrich August Nobbe
(1794-1878)
M. T. Ciceronis De officiis libri III verko eldonita en 1827.
M. T. Ciceronis De officiis libri III
verko eldonita en 1827.
Persona informo
Naskiĝo 7-a de majo 1794
en Pforta, nune Schulpforte,  Nederlando
Morto 16-a de junio 1878
en Roterdamo,  Nederlando
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Reĝlando Saksio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko
Universitato de Dresdeno
Profesio
Okupo klasika filologo • universitata instruisto • gimnazia instruisto • lernejestro • filologo • teologo • redaktisto vd
Laborkampo klasika filologiolatina lingvo • Latin philology • Latina literaturoteologio vd
Aktiva en Leipzig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl Friedrich August NOBBE (naskiĝinta la 7-an de majo 1791 en Bad Kösen, mortinta la 15-an de julio 1878 en Leipzig) estis germana pedagogo kaj filologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frekventante la gimnazion en Schulpforta ekde 1804 (sub la gvido de Ilgen) li studis ekde pasko 1810 en Leipzig teologion kaj filologion. Liaj apogintoj estis ĉefe G. Hermann kaj Christian Daniel Beck. Beck akceptis lin je la fino de 1810 en sia filologia seminario kaj dungis lin. Ankaŭ al la teologia klubo sub Tittmann oni invitis Nobbe. En majo 1814 li ekzamenitis en Dresdeno kaj iĝis samjare en oktobro kunlaboranto ĉe la Thomas-lernejo Lepsiko. Profesoro samloke li iĝis en 1815 kaj pluse membro de la libroŝatanta kolegiaro (Collegium philobiblicum) sub la gvido de Keil. En aŭtuno 1816 la konsilantaro urba nomumis lin Tertius ĉe la Nikolao-lernejo en Lepsiko. Tie li restis ĝis la emeritiĝo.

Multajn vokojn sur alilokajn postenojn Nobbe ne sekvis. En septembro 1817 li habilitiĝis ĉeuniversitate per la skribitaĵo Observationum in Propertii carmina specimen. Prelegojn privatajn li ankaŭ faris. En 1826 li iĝis neorda profesoro kaj rekomencis publikajn prelegojn. Ekde 1820 li estis vicestro ekde 1828 estro de la Nikolao-lernejo. Al li ŝuldiĝas i.a. instalo de biblioteko lerneja (1829) kaj apogkaso porvidvina (1832).

Nobbe edziĝis en 1836 al Antonie Franziska Nobbe (fraŭline König). Ilia filo estis la pastoro Heinrich Friedrich August Nobbe (1843–1925).

Graveco[redakti | redakti fonton]

Nobbe estis fruktoza verkisto: sume li skribis 68 verkojn. Li redaktis mem kvazaŭ ĉiujn artikolojn por la Nikolao-lernejo inter 1828-66. Tie li traktis buntan gamon da filologiaj kampoj. Tamen, pro manko de sciencista singardemo kritika, valoro longa al multaj liaj verkoj ne vere restis. Eĉ komentoj liaj je la verkoj de Cicerono - kiuj longe uzatis en lernejoj (kadre de la Kolektoj Tauchnitz) - fine anstataŭitis per pli bonaj. Inter la aliaj verkoj menciindas biografio pri lia instruisto Chr. D. Beck el la 1837-a jaro kiel ankaŭ verkoj pri la familio de Marteno Lutero al kiu apartenis ankaŭ la patrino de Nobbe (Genealogisches Hausbuch der Nachkommen Luthers, 1871). Inter 1831–33 li eldonis kun Döhner, Goldhorn kaj Rüdiger la gazeton Der Lichtfreund.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Artikolo Nobbe, Karl Friedrich August de Richard Hoche en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 23 (1886), p. 749–750, kio legeblas tie ĉi interrete.