Karl Haas
Karl Haas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1864 en Graz |
Morto | 30-an de junio 1925 en Mariboro |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj • Cislajtio • Aŭstra imperio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • advokato |
Karl HAAS (naskiĝis en 1864 en Graz - mortis la 30-an de junio 1925 en Maribor) estis pionira esperantisto en Jugoslavio de aŭstro-germana nacieco.
Profesie li estis advokato. La 13-an de septembro 1910 li fondis Esperanto-klubon en Mariboro (kiel sekcion de Esperanto-societo en Graz), kiun li prezidis ĝis sia morto. Lia edzino Priska Schindler Haas (1888-1975) kaj la du infanoj, filo Silvio, kiu naskiĝis la 20-an de decembro 1912 kaj filino Herta naskiĝinta la 29-an de marto 1914, restis gravaj membroj de la maribora klubo ĝis 1975.[1]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]