Paul Bennemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Paul Bennemann
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1885 (1885-03-13)
en Leipzig
Morto 1954
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Karl Heinrich Paul BENNEMANN (naskiĝis la 13-an de marto 1885 en Leipzig, mortis en 1954) estis germana popollerneja instruisto, Esperanta vortaristo kaj membro de la Lingva Komitato ekde 1927.

Bennemann estis esperantisto ekde 1909. Li gvidis kursojn, precipe por instruistoj, ankaŭ por infanoj. Specialaj kampoj: kritika prilaborado de la Esperanta vortprovizo kaj la muziko. Prelegoj muzikaj ĉe la Universala Kongreso (UK) en Edinburgh kaj en Oksfordo. Tre multaj artikoloj precipe kun populare scienca enhavo. Kunlaboranto de multaj Esperanto-gazetoj.

Lia vortara paro de 1923/1926 dum ĉ. 30 jaroj estis la gvidaj leksikografiaj konsult-verkoj de germanaj Esperantistoj ĝis la apero de la vortaroj de Butin/Sommer (1952) kaj Hans Wingen (1954, repr. 1984).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Vortaro Esperanto-Germana

Citaĵo
 Kunigante la 4295 oficialaj radikvortojn kun pli ol 2000 neoficialaj vortoj kaj diversaj, el ambaŭ vortgrupoj, devenaĵoj kaj kunmetaĵoj tiu nova vortaro enhavas proksimume 20.000 Esperantajn vortojn. Dank'al diversaj specialaj signoj la aŭtoro antingis la de li celitajn kondiĉojn de bona poŝvortaro; riĉecon de la vortrezoro, fidindecon de la materialo, klarecon de la signifoj, praktikan ordigon. La nomo de la eldoninta firmo certigas pri bela aspekto de la libro. 
— Belga esperantisto n109-110 (mar-apr 1924)

Pri Esperanto Handwörterbuch 1923

Citaĵo
 Ĉi tiu vortaro estas kiel eble plej kompleta. Krom tradukoj de la vortoj, laŭ iliaj diversaj signifoj, la libro enhavas amason de espiimoj, plej lerte esperantigitaj. Kiel plej konscia Esperantisto kaj propagandisto, la aŭtoro kompilis tiun ĉi verkon laŭ la elementoj de la Fundamento kaj de la Universala vortaro kun aldonoj kaj laŭ la principoj kaj decidoj de la Akademio. Per aparta listo ĉe la fino li informas pri la ekzisto de la novaj vortoj, kiuj klopodos akiri civitanecon en Esperanto. 
— Belga esperantisto n150 (aug 1927)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]