Karl Popper

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sir Karl Raimund POPPER (naskiĝis la 28-an de julio 1902 en Vieno, mortis la 17-an de septembro 1994 en Londono) estis brita filozofo aŭstridevena, aŭtoro de la teorio pri malpruvebleco.

Jen plej signifa resumo de lia ĉefa tezo: "Teorio, kiu ne estas malpruvebla de iu ajn evento elpensebla ece estas neniel scienca."

Kritika raciismo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kritika raciismo.

Kritika raciismo estas dirmaniero forĝita de la aŭstria filozofo Karl Popper kaj indikas la konvinkon laŭ kiu la racio, rilate empiriajn sciojn, ne povas havi pure rigoran demonstracian funkcion, sed nure taskon kritikan.

La racio ne legitimas, fakte, la veron de iu teorio, sed ĝi devas esti uzata por kritiki la teorion mem. Surbaze de la principo de malpruvebleco, kiu asertas ke iu teorio estas scienca nur se submetebla al kontrolo kapabla eventuale ĝin igi malpruvebla (pere de dedukto el bazaj spertitaj faktoj).

Popper konfidas al la racio la taskon malkovri la eblajn erarojn kiuj sin kaŝas en la teorio traesplorita. Se la bazaj asertoj rezultas nekontrastantaj kun la sperto, nome se la provoj de malpruvebleco kunordigitaj de la racio havas neniun sukceson, la teorio estas juĝata plifortigita; [1] sed neniam «kontrolita» ĉar tio okazis nur provizore, konsiderinte ke aliaj bazaj asertoj, estonte, povus malpruvebligi la teorion.

Rete legeblas en Esperanto

Du eltiraĵoj el lia verko "La objektiva kono" (el Retarkivo 2008)

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Popper ne parolas ĉi-kaze pri probablo, asertante prefere ke la «grado de plifortigo» de teorio estas inverse proporcia al ĝia probablo esti vera: iom pli, fakte, teorio estas facile submetebla al malkonfirmoj (nome neprobabla), despli havas valoron kaj riĉas je enhavoj, proporcie kun la nombro de kontroloj kaj de asertoj kiuj riskas ĝin igi malpruvebla; kaj «kontrolo estos dirata tiom pli severa kiom pligranda estas la probablo ĝin superi» (K. Popper, Poscritto alla logica della scoperta scientifica, I: il realismo e lo scopo della scienza, pag. 258, trad. it., Milano, Il Saggiatore, 1984).