Karolina triotoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Karolina triotoro
Karolina triotoro
Karolina triotoro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Thryothorus
Specio: T. ludovicianus
Thryothorus ludovicianus
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Karolina triotoroKarolina troglodito (Thryothorus ludovicianus) estas malgranda birdo de la familio de Trogloditedoj en Ameriko.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado.

Ĝi estas komuna specio de trogloditedo, loĝanta en la orienta duono de Usono, la plej suda Ontario, en Kanado, kaj la plej nordorienta Meksiko. Distinga populacio de Jukatano en Meksikio, Belizo kaj pleja nordo de Gvatemalo estas traktata ĉu kiel subspecio Thryothorus ludovicianus albinucha, ĉu kiel separata specio, Blankabrova troglodito Thryothorus albinucha. Laŭ studo de 2006 [1], tiuj estus la ununuraj trogloditedoj reste en la genro Thryothorus. T. ludovicianus estas la ŝtata birdo de Suda Karolino; la specifa nomo ludovicianus signifas "el Luiziano".

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Karolina triotoro sur ligna relo.
Thryothorus ludovicianus

Tipe 14 cm longa kaj ĉirkaŭ 20 g peza, ĝi estas granda trogloditedo; inter la specioj loĝantaj en Usono ĝi estas la dua plej granda post la Kaktotroglodito. La supraj partoj estas ruĝecbrunaj kaj la subaj partoj estas tre oranĝecsablokoloraj kutime nemarkitaj sed nuance striitaj flanke en la sudokcidento de la teritorio. La kapo havas tre puran blankan superokulan strion, kiu eĉ malsupreniras ĝis la flankoj de la nuko, kaj blankecajn aŭ helgrizajn gorĝon kaj vizaĝon. La raso albinucha estas pli senkolore bruna supre kaj havas kroman blankan strion kape.

Ĝi estas facile konfuzebla kun la Triomano, tre proksima parenco[2], kiu diferenciĝas ĉar estas pli malgranda sed kun pli longa vosto, grizbruna supre kaj pli blanka sube. La Karolina triotoro kaj la Blankabrova troglodito diferenciĝas el la Domtroglodito ĉar estas pli grandaj, kun klare pli longa beko kaj malantaŭa fingro; ĝia bekosupro havas noĉon antaŭ la pinto[3].

Kanto[redakti | redakti fonton]

La Karolina triotoro elstaras pro sia laŭta kanto, populare komprenita en la angla de usonaj lokanoj kiel "teakettle-teakettle-teakettle" [tikEtel] (Tekruĉo). Tiu kanto estas maltipa inter trogloditedoj, kiu plej ofte kantas simile al aliaj trogloditedoj. Ĉiu birdo tipe kantas kelkajn diversajn kantojn. Sed nur maskloj kantas la laŭtan kanton. La kantoj varias ankaŭ laŭregione, ĉar birdoj de nordaj areoj kantas pli malrapide ol tiuj de sudaj areoj.

La Karolina triotoro havas ankaŭ serion de alvokoj, inklude rapidan serion de descendaj notoj en simila timbre de la kanto, funkcie kiel alarmalvoko, kaj tre akra kaj laŭta riproĉeca alvoko farata por minaci entrudulojn.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Karolina triotoro nestumante ĉe nestokesto.

La Karolina triotoro suferas malvarmon. Ĉar ili ne migras kaj restas en sama teritorio, la nordaj populacioj de Karolina triotoro marke malpliiĝas post akraj vintroj. Pro tiu vetersufero, laŭgrade plialtiĝo de temperaturoj dum la lasta jarcento povus respondeci pro la nordena etendo konstatita ekde mezo de la 20a jarcento.[4]

Populacioj de Kanado kaj la norda duono de Usono regule spertas malpliiĝon post malvarmegaj vintroj, sed alta reprodukta produktiveco tuje kaŭzas revenon al altaj nombroj. Tiuj birdoj estas ĝenerale loĝantaj birdoj en sia teritorio kaj defendas ĝin la tutan jaron; kelkaj birdoj povas vagadi norden post la reprodukta sezono.

Ili manĝas insektojn, kiujn ili trovas en folirubejoj aŭ sur arbotrunkoj; ili povas manĝi ankaŭ etajn lacertojnarboranoj. Vintre ili eventuale manĝas semojn, berojn kaj aliajn etajn fruktojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj preferas lokojn kun densa malalta kreskaĵaro, ĉu en miksitaj arbaroj aŭ en ĉeurbaj preskaŭarbaroj, en natura aŭ artefarita kavaĵo. La nesto estas diketa, ofte kupola strukturo, kun eta truo ĉepinte. Nestoj de pli hejmigitaj trogloditoj povas esti en granda vario de anguloj kaj fendoj kaj ĉe diversaj konstruaĵoj kiel sub pontoj, en truoj aŭ en strukturoj kiaj porĉo, barilpaliso, florpoto, arbo, domo aŭ grenejo. Preskaŭ ĉiu ajn ujo povus oferi akcepteblan nestolokon. Paroj povas pariĝi dumvive.

Inoj tipe demetas 4 al 6 ovojn (plej ofte dum periodo de kelkaj tagoj) ĝis trifoje jare (sed plej ofte nur dufoje). Ovoj estas ovoformaj, grizecblankaj kaj punktitaj je ruĝecbrunaj punktoj. Nur la ino kovas, dum 12-14 tagoj, kaj la unuaj junuloj elnestiĝas 12-14 tagoj post eloviĝo. Kaj la masklo kaj la ino manĝigas la junulojn. Se veterkondiĉoj taŭgas, oni uzas la saman neston pli da unu fojo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mann et al. (2006)
  2. Martínez Gómez et al. (2005)
  3. Brattstrom & Howell (1956)
  4. All About Birds:Carolina Wren. Cornell Lab of Ornithology.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]