Karpo (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Karpo.
Karpo
Natura satelito de Jupitero (XLVI)
Oficiala nomo Jupitero XLVI[1]
Aliaj nomoj S/2003 J 20
Historio
Malkovrinto Scott Sheppard[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro
26-a de februaro 2003[1]
Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 17 145 000 km
Discentreco 0,4316
Klinangulo 56° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 458,625 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro ~3 km (averaĝe)
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
~4,5 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3
~0,0012 m/s2
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Albedo ~0,04
Information icon.svg
vdr

Karpo estas malgranda natura satelito de la planedo Jupitero.

Ĝin malkovris, en 2003, teamo el la Universitato de Havajo estrata de Scott Sheppard kaj konsistanta el Brett James Gladman, John J. Kavelaars, Jean-Marc Petit, Lynne Allen, David Jewitt kaj Jan Kleyna. Dum marto 2005 la Internacia Astronomia Unio donis al ĝi la nomon de Karpo, filino de Zeŭso laŭ la helena mitologio. Dume, la luno estis ricevinta la provizora nomo S/2003 J 20.

Orbitaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Simile al alia jupitera satelito, Temisto, ankaŭ Karpo ŝajnas ne esti membro de ajna lunaro, kaj tial estas aparte interesa.

Krome, ĉiuj jupiteraj satelitoj kiuj orbitas pli malproksime ol Karpo rivoluas malantaŭen.

La orbitan inklinacion de Karpo, samkiel tiun de aliaj jupiteraj satelitoj, influas la Kozai-efiko, unue priskribita de Yoshihide Kozai en 1962; ĝin konsistigas perioda variado de la orbita inklinacio kaj discentreco. Ju pli la inklinacio pligrandiĝas, des pli la discentreco povus iĝi tiom granda, ke la karpa periapsido povus atingi la orbitojn de la galilejaj satelitoj (Iono, Eŭropo, Ganimedo kaj Kalisto; povus tiam okazi kolizio, aŭ Karpo povus eliri la jupiteran sistemon pro la granda gravita akcelo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)