Kartaĥeno (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj urboj kun la sama nomo, rigardu artikolon Cartagena

Kartaĥeno (hispane Cartagena) estas hispana urbo, kiu apartenas al la Aŭtonoma Murcia Regiono. Koordinatoj: 37º36' N, 0º59' W

Ĝia loĝantaro estas 211.329 habitantes (hispana censo 2006), kaj do estas la 24-a plej granda urbo en Hispanio, kaj la 6-a kiu ne estas ĉefurbo de provinco. Ĝi estas la centro de distrikto (comarca) nomata Kampo de Kartaĥeno (Campo de Cartagena) en kiu troviĝas la municipoj de Torre Pacheco, Fuente Álamo, San Pedro del Pinatar, San Javier, Los Alcázares kaj La Unión.

Historio

Hispania post la provinca divido de Diokleciano
Hispania en la 6-a jarcento

Temas pri unu el la plej antikvaj urboj de Hispanio. Ĝi estis fondita en la jaro -227 de la kartaga generalo Asdrubalo la Bela kun la nomo Qart Hadasht (Nova Urbo), eble sur antaŭa tartesa setlejo kun nomo Mastia pri kiu ekzistas informoj el la 6 jarcento antaŭ nia erao.

Tiu Nova Kartago estis la ĉefa sidejo de la kartaganoj en la Iberia Duoninsulo, kaj el ĝi eliris la generalo Hanibal Barka por sia ekspedicio al Romo tra la Alpoj en -218.

La romia generalo Publio Kornelio Scipiono la Afrikano konkeris la urbon la jaron -209, kaj ĝi fariĝis unu el la ĉefaj urboj de Hispania, kaj dumtempe ĉefurbo de romia provinco.

Ĝi estis la ĉefa loko de la malgranda parto de la duoninsulo kiu restis sub kontrolo de la bizancaj imperiestroj, inter 550 kaj 622, kiam ĝin konkeris la visigotoj.

Ĝin poste okupis la araboj, kaj denove al la reĝlando de Kastilio.

En la 19-a jarcento la ĉefa okazintaĵo en la urbo estis la insurekcio federa, kiu naskis la kantonon de Kartaĥeno, simbolon de la konfederismo hispana.

Ĝi apartenas nuntempe al la regiono kiu portas la nomon de Murcio, kun kiu ĝi havas faman interkonkurencon.

Romia Teatro de Cartagena

Ekonomio

  • Petrolĥemiaj industrioj
  • Energiaj industrioj.
  • Turismo.
  • Grava haveno.
  • Ŝipa konstruado.

Eksteraj ligiloj