Kastelo Harth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la iama sanatorio en Bad Berka, post restaŭrado en 2014
refektorio en 1910

Kastelo Harth (germane: Schloß Harth) en Bad Berka, Germanujo (Heinrich-Heine-Allee 2–4), ne estas kastelo sed monumenprotektota ejaro de iama sanatorio ĝuante idiliecan situon. De 1905 kun interrompoj ĝis 1990 ĝi funkciis klinike, flegadeje, rehabiliteje. En 1997 startis ĝia grava klerigeja rolo por instruistoj de la Liberŝtato Turingio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondigo kaj utiligo kiel sanatoriejo ĝis 1934[redakti | redakti fonton]

reklamo sanatoria, ĉ. 1905

En 1899 la kuracisto Franz Starcke fondis malgrandan sanigejon en la Amerika Vilao ĉe la piedo de la suda flanko de Harth-monto proksime de la ĉefa stacidomo Bad Berka. Ĝi estis specialigita pri la kuracado de nervaj, koraj, vaskula kaj internaj malsanoj. La granda sukceso de la strukturo instigis lin konstrui pli impresan novkonstruaĵon iom poste, kiu ankaŭ plenumu ĉiujn tiutempe modernajn postulojn. Ĝi estis malfermita en julio 1905 kaj nomiĝis Kastelo Harth laŭ la monto. La kvaretaĝa, longforma konstruaĵo havis altan soklegon el sabloŝtonaj kvadroj antaŭ kiu estis granda teraso. Al ĉiu ĉambro estis aldonita balkono, sube kun kolonoj kaj rondarkoj. Supre estas du etaĝoj da framskeletaĵo. Maldekstre kaj dekstre estis kurbaj transversaj gabloj kun antaŭmetitaj framskeletaj orieloj.

Starcke taksis ĝin sanigejo en la plej bona senco de la vorto kaj sekve skribigis super la ĉefa pordo la latinlingvan devizon Mens sana in corpore sano. Antaŭ la Unua mondmilito la domo nombriĝis inter la plej elstaraj kaj multekostaj en la tuta urbeto. Inter la pacientoj estis en 1911 la tiam 18-jara Rudolf Ditzen, kiu devis pasigi tie ok semajnojn, kaj poste iĝis fama verkisto sub sia pseŭdonimo Hans Fallada. Post 1918 Starcke vendis la domon al porminista pensia asekurkompanio en Halle nome Norddeutsche Knappschafts-Pensionskasse kiu malfermis la domon al ĉiuj sociaj klasoj, ĉefe al viroj kun koraj malsanoj, stomakaj kaj intestaj malsanoj, kaj poste ankaŭ al suferantoj je astmo kaj pulmoproblemoj. Krome alvenis tiam kelkaj flankaj ejoj.

Uzoj en la naziisma epoko kaj dummilite[redakti | redakti fonton]

Post la potencakiro de la nazioj ekis en 1934 surloke funkcio de regiona kaj ŝtata gvidista trejniĝo. En la antaŭa sanatorio okazis kursoj ekz. por gvidantoj de Hitlera Junularo; estro ĝenerala estis la sportfunkciulo Gert Abelbeck. Ekde 1938 ankaŭ oficiroj de Wehrmacht gastis surloke.

Dum la Dua mondmilito rekomenciĝis kuracada utiligo kiam la tuto iĝis lazareto, de aprilo 1945 eĉ por anoj de la Turingion liberiginta Usona Armeo, ekde julio 1945 ĝis jarfino de la anoj de la Turingion okupanta Ruĝa Armeo. Dum mallonga tempo de 1946 bonvenigis oni tie forpelitojn el Orienta Eŭropo antaŭ ol la komplekso servis kiel partilernejo de Socialista Unueca Partio de Germanio.

Asigno por nova kliniko[redakti | redakti fonton]

Fine de 1948/49, la konstruaĵoj iĝis parto de Sofia sanigejo (sekcio II) por kio necesis fari konstruajn ŝanĝojn, La unuaj pacientoj kun siliko-tuberkulozo estis akceptitaj en junio 1949. La sekciestra ĉefkuracisto Niegsch, loĝis apudflanke en la Amerika Vilao. Eĉ malantaŭ la finkonstruo de la moderna malsanulejo Zentralklinik en 1957, suferantoj estis ankoraŭ zorgataj en kastele ĝis la jaro 1969-a. Samjare oni starigis rehabilitan centron: en 1974 ĝi siafunkcie unikas en tuta GDR ricevinte statuson de medicina faklernejo por handikapuloj kaj malbonaŭdantoj.

Instituto por instruistara pliedukado post 1994[redakti | redakti fonton]

Post la Turniĝo la klinika utiligo de la domo estis definitive ĉesigita. En 1994 venis aprobo de la kabineto de la turingia landregistaro loki je Harth-kastelo la porinstruistan (plu)klerigejon Thüringer Institut für Lehrerfortbildung, Lehrplanentwicklung und Medien (ThILLM). Por tio necesis ampleksaj restaŭradoj; solena malfermiĝo estis en 1997. La lastpasintaj restaŭradoj estis en la 2014-a jaro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hella Tänzer, Ludwig Häfner: Bad Berka im Wandel der Zeit. Eldonis la urba administrado (Stadtverwaltung), Bad Berka 2019
  • Stadt Bad Berka: Häuser mit Geschichte Vom Sanatorium Schloss Harth zum Thüringer Lehrerbildungs-Institut. Amtsblatt (oficiala cirkulero) 09/06, Bad Berka 2006

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]