Kastelo Meuselwitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kastelo Meuselwitz, ĉ. 1800

Kastelo Meuselwitz (germane: Schloß Meuselwitz) estis kastela ensemblo en Meuselwitz, Germanujo, kiu ekde 1676 pligrandiĝis ĝis kvaralaĵo. Ĝia malkonstruo ordonitis de komunistoj ekde 1947.

Historio[redakti | redakti fonton]

Parko kaj oranĝejo

Jam inter 1139 kaj 1196 la ministerianoj de la Episkopujo Naumburg-Zeitz nomis sin laŭ la burgo, fakte akvokastelo. En 1286 la feŭdiga potenco apartenis duone al Zeitz kaj duone al la Wettin-oj. Je la fino de la 14-a jarcento la senjoroj de Bünau posedis la tuton kiuj vendis ĝin 1571 al la nobeligita komercisto Heinrich Cramer von Clausbruch, kiu malfermis surloke tukfaran manufakturon. Post formorto de la Cramer-oj heredis la bienon Veit Ludwig von Seckendorff kiu ordonis ekde 1676 alifarigon je baroka kvarala tuto. Palaco lia belega estas la Seckendorff-palaco en Altenburg. Planisto por la nova kastelo estis supozite Johann Heinrich Gengenbach. Ekde 1709 aldonitis ankaŭ kastelparko fare de David Schatz kiu estas ripozumloko eĉ hodiaŭ kaj nomiĝas ekde 1991 Von-Seckendorf-Park. Inter 1724 kaj 1727 aldonitis ĉe al anguloj kvar elsaltantaj alkonstruaĵoj kaj oranĝejo. Unu salonego nomiĝis feldmarŝala alia ĝardena.

Inter 1910 kaj 1913 iĝis restaŭradlaboroj. Adolf von Seckendorf mortis en la 15.4.1943 kaj ses monatojn poste lia edzino. Ili festis la 50-an datrevenon nuptan en la 2.10.1940. La heredanto Veit-Ludwig von Seckendorf estis forstisto ĉefa en Meklenburgio kiu pro deĵoro sia ne rajtis veni en Turingion post la morto de la patro.

Malapero[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua mondmilito la kastelo bombade parte damaĝitis en la 30.11.1944 kaj en la 20.2.1945. Tiam tute malaperis la nordokcidenta flanko dume la norda damaĝitis, kiel ankaŭ la inspektorejo. Ankaŭ la ekonomiejo kvazaŭ komplete detruitis. La bombado verŝajne celis la municifabrikon HASAG en Meuselwitz. Post liberiĝo de Turingio fare de la Usona Armeo kaj perpieda atingo de la kastelo fare de Veit-Ludwig von Seckendorf planitis tuj rekonstruo. Sed tio maleblis post okupado de Turingio fare de sovetiaj trupoj ekde julio 1945 kaj li sukcesis fuĝi kun la filo en septembro 1945. Por Veit-Ludwig von Seckendorf nomiĝis post la Turniĝo gimnazio.

En 1947 la lokaj komunistoj decidis malkonstruon obeante la ordonon nr. 209 de la sovetiaj okupantoj; kontraŭis kelkaj kuraĝaj civitanoj kaj la tiama landa ĉefo de la oficejo pri monumentprotektado. La detruo realigitis inter 1947 kaj 1950; restis nur la bombade damaĝita oranĝerio. La muelejo forigitis en 1988. La iamaj burgoareo estas parkumejo nuntempe.

Oranĝeriaj detaloj[redakti | redakti fonton]

Tre imponas ĝia dekoracio. Rotundo kaj ĉekapaj partoj havas kupolajn toskaniajn pilastrojn kun ĉirkaŭanta triglifa-metopan parapeto. La ne plu tute konserviĝinta interno estis plurtema. La gablo montras ankaŭ la blazonon de la konstruiginto Heinrich kaj la arma ornamo de la metopoj aludas ties soldataran rangon. Ĝardenaj temoj videblas ĉe la vazaj kaj burĝonaj maskoj de ŝtonoj ĉe la arkoturoj de la aloj. La ĉirkaŭ la konstruaĵo en niĉoj starantaj bustoj estas pri kosmologiaj kuntekstoj: ekz. la kvar direktoj ĉielaj kun la koncernaj kontinentoj; la jarsezona temo ankoraŭfoje interne reprenatas. El la du kamenfornoj ekzistas ankoraŭ la okcidenta. Inter 1955 kaj 1958 iĝis rekonstruo malinterna (ekz. de la terenfalinta kupolo) kaj en 1963 la interna. Restaŭradoj profundaj ankaŭ faritis meze de la 1990-a jaroj. La granda ĉambro en la eosta alo servas kiel restoraco dume la uesta uzatas kulture. En 2009/10 oni okazigis tie laŭlegadoj honore al la a verkisto kaj urba filo Wolfgang Hilbig. La planoj estis de David Schatz dume realigis ĝiin la altenburga ĉefkonstruisto Georg Hellbrunn kiu jam responsis pri la konstruo de la altenburga Seckendorff-palaco en 1721. La organĝerio influitis de Zwinger (Dresdeno) kaj siavice modelis por la postdama Kastelo Sanssouci.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thomas Bienert: Aus den Augen aus dem Sinn - Verlustkatalog Thüringer Schlösser, Guts- und Herrenhäuser nach Befehl Nr. 209 der Sowjetischen Militäradministration 1946–1949 sowie in der Zeit der DDR und der Gegenwart bis 2015., Arbeitsheft des Thüringer Landesamtes für Denkmalpflege und Archäologie, Neue Folge 50, Erfurt 2019, p. 41–107, ISBN 978-3-95755-026-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.04598912.296193