Kastelo de Alegrete

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de Alegrete
kastelo
la enirejo al la mezepoka kastelo de Alegrete
la enirejo al la mezepoka kastelo de Alegrete
la enirejo al la mezepoka kastelo de Alegrete
burgokultura heredo [+]
Koordinatoj39° 14′ 13″ N, 7° 19′ 27″ U (mapo)39.23705-7.32415Koordinatoj: 39° 14′ 13″ N, 7° 19′ 27″ U (mapo)

Estiĝo1160

Kastelo de Alegrete (Portugalio)
Kastelo de Alegrete (Portugalio)
DEC
Kastelo de Alegrete
Kastelo de Alegrete

Map
Kastelo de Alegrete
Vikimedia Komunejo:  Castelo de Alegrete [+]
vdr

La kastelo de Alegrete (portugale Castelo de Alegrete) estas portugala mezepoka kastelo en la civila paroĥo Alegrete, en la municipo Portalegre kaj en la samnoma distrikto de Portugalio.

Situanta nur 10 kilometrojn de Portalegre, la kastelo de Alegrete estas unu el la plej gravaj fortikaĵoj en la regiono Alta Alentejo, kaj ekde la mezepoko konsistigis fundamentan pozicion en regiona defendo. La plej multaj el la referencoj al ĝiaj originoj estas obskuraj. La tradicia literaturo sugestas, ke ĝia historio etendiĝas al la prapravoj de la portugala regno. Legendo sugestas ke Alegrete estis rekonkerita de la maŭroj en 1160 fare de la portugaloj gvide de la nobelo Afonso Henriques.

La unuaj dokumentoj indikas ke ĝi devenis de la 13-a jarcento, dum la regado de reĝo Alfonso la 3-a de Portugalio, kiam la fortikaĵoj estis aŭ konstruitaj aŭ rekonstruitaj.

En la sekvaj jarcentoj, Alegrete prenis gravan rolon en la militoj kun Kastilio.

La 8-an de aprilo 1384, la nobelo Nuno Álvares Pereira vizitis Alegrete kiel parto de sia defendo de Portugalio. Rn la Milito de Kastilia Sukcedo de 1475 ĝis 1479 la kastelo estis kaptita de la kastilianoj, sed rekonkerita de la armeo de la reĝo Alfonso la 5-a de Portugalio.

Novaj loĝlokaj rajtoj estis dokumente donitaj la 14-an de februaro 1516 fare de la reĝo Manuelo la 1-a de Portugalio La transiro inter tradicia mezepoka militado kaj la militado per pafiloj de pulvo determinis la malrapidan ruiniĝon de la kastelo. Dume, tamen, la dinastia krizo rezultiĝanta el la morto de reĝo Sebastiano la 1-a de Portugalio revigligis la gravecon de la mezepoka kastelo, pro ĝia limpozicio laŭ la hispana limo. Legendo skizas, ke la portugala kastelestro ofertis al Johano de Aŭstrio, batalante nome de Hispanio, tiam parto de la habsburga regno, vinon se li ne atakus la kastelon.

La 12-an de julio 1664, ekzistas noto pri riparoj de la fortikaĵoj. En 1704, portugalaj trupoj situantaj en Alegrete rezistis la sieĝon de Filipo la 5-a de Hispanio.

Dum la milito de la Oranĝoj ĝuste antaŭ la milito de Hispana Sendependiĝo, portugalaj soldataroj postenigitaj en Alegrete rezistis hispanan bombadon en 1801. Sed, la kastelo jam estis neinversigeble en malkresko.