Kastelo de Balassa (Ragály)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Ragály estas unu el la historiaj monumentoj en vilaĝo Ragály.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1743 estis konstruita baroka teretaĝa kasteleto aŭ nobeldomo. En 1906 ĝi estis trakonstruita, pligrandigita kun etaĝo laŭ klasikismo. Depost la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon, en la 1950-aj jaroj oni faris 2 pliajn enirejojn. Nuntempe la unua estas enirejo de la vilaĝdomo (administrejo), la alia de la biblioteko. En la kastelo funkcias ankaŭ loka muzeo, ekspozicio pri Bálint Balassi kaj ornamĉambro por geedziĝoj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La parte unuetaĝa kastelo kun keloj situas sola sur deklivo de monteto en parko, sed apude situas alia kastelo (kun distinga nomo blanka kastelo). La konstruaĵo formas brikon, sed partoj reliefas en la fasado.

Parko[redakti | redakti fonton]

En la parko pli frue estis plantitaj ĉefe eksterlandaj maloftaj arboj. Restis ankaŭ en la parko aparta domo, kiu iam estis stalo kaj garaĝo. En 2005 oni kreis bronzan buston pri la menciita poeto Bálint Balassi.

Fontoj[redakti | redakti fonton]