Kastelo de Berkesz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Berkesz (konata ankaŭ pri la iama posedanto Vay estas historia monumento en vilaĝo Berkesz.

La kastelo en 1894
Aerfoto pri kastelo en Berkesz
Parko antaŭ la kastelo

Historio[redakti | redakti fonton]

La familio Vay konstruigis la klasikisman kastelon kune kun parko ĉ. en 1815. Historio de la kastelo ne diferencas de la ceteraj hungaraj kasteloj en la 20-a jarcento, do ankaŭ tie en 1944 ĝi estis prirabita, poste ŝtatiĝo okazis. Inter 1954-1999 geinfanoj vivis en la kastelo, poste ĝi ne estis uzata. En la 2010-aj jaroj unu el la aloj estis renovigita kaj instituto ricevis tie lokon. Onidire ankaŭ la ceteraj kastelpartoj renoviĝos.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La etaĝa kastelo situas sola en la parko kaj formas majusklan U. La fasado estas simetria, la meza parto iom reliefas kaj antaŭe estas malferma balkono, kiun tenas 8 kolonoj. Tie estas la ĉefenirejo.

Parko[redakti | redakti fonton]

En la parko interne troviĝas artefarita lago. Apud la kastelo estas geometria ĝardeno kun floroj. Ankaŭ kapelo estas apartenaĵo de la parko. La plej oftaj arboj estas eskuloj kun 35 m altaj, platanoj, ulmoj, kverkoj, poploj, alnoj, tilioj, pinoj. Ne hazarde, ke en tiu loko multe da birdoj nestas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.