Kastelo de Blankenhain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de Blankenhain

kastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 51′ 37″ N, 11° 20′ 33″ O (mapo)50.8601511.34242Koordinatoj: 50° 51′ 37″ N, 11° 20′ 33″ O (mapo)
Kastelo de Blankenhain (Germanio)
Kastelo de Blankenhain (Germanio)
DEC
Kastelo de Blankenhain
Kastelo de Blankenhain
Situo de Kastelo de Blankenhain
Map
vdr

Kastelo de Blankenhain (germane: Blankenhainer Schloß) troviĝas en Blankenhain, Germanujo, sude de Vajmaro. La urbo kun sia kastelo troviĝas bone protektikte en la valo de Schwarza-rivero ĉirkaŭite de altebenaĵoj inter Saale kaj Ilm. Iam temis pri grava komercvoja nodo en ĉiuj direktoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo estas samloke kiel mezepoka burgo kiu starigitis en 1150 sur altigita ebenaĵo urbokerne. Jam en 1147 menciitis en tiu ĉi kunteksto Gottfried von Blankenhain. La senjoroj de Blankenhain estis tre verŝajne flanka linio de la senjoroj de Mellingen kiuj estis ekde la 13-a jarcento vasaloj de la arkiepiskopoj majencaj suverenante surloke ekde 1256. Post kiam Henriko, la lasta de la malnovaj senjoroj de Blankenhain, mortis en 1416 ekposedis la fratoj Ernesto la 10-a kaj Ludoviko la 1-a el la dinastio de Gleichen. La burgo tre fortikigitis ĉirkaŭ la jaro 1500. Belfredo forigitis dum la Tridekjara milito.

Ekde 1639 Blankenhain posedantis en Blankenhain la grafoj de Hatzfeld post akiro fare de Melchior von Hatzfeld, komandanto dum la Tridekjara milito (krom Kastelo Gleichen, Wandersleben, Malsupra kastelo de Kranichfeld, aministradujo Erfurt-Hochheim kaj Żmigród). Post fajrego en 1667 la kastelo gajnis sian nunan aspekton ĉefe inter 1680 kaj 1690. Krom la mezepokaj volboj estis la plej malnovaj eroj el la tempo de ĉirkaŭ 1500.[1][2]

Post kiam estis mortinta grafo Karl Friedrich venis Blankenhain en la jaro 1793-a kiel redonota feŭdaĵo al la majencanoj. En 1802 transprenis la tuton Prusio; ilian regadon interrompis por tri jaroj (1811-13) la francoj ĉar tiam Blankenhain apartenis al la Princlando Erfurto. Pro ŝtatkontratkoj de Parizo kaj la Viena kongreso ekregis en 1815 la grandduko de Saksio-Vajmaro-Eisenach.

Inter 1861 kaj 1880 konstruitis la centra konstruaĵaro kiu anstataŭas kvazaŭ la kastelan muron.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua mondmilito ene estis la lernejo Adolf-Hitler-Schule sub la lernejestreco de Herbert Reiher. Hodiaŭ okazas surloke geedziĝoj, bazaroj, festoj kaj kulturaĵoj. Eblas eĉ lupreni la salonojn por privataj konferencoj/festoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag, 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 268-269
  2. Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen. Wartberg-Verlag, 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 343