Kastelo de Káloz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Káloz (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Zichy-Széchényi [ziĉi-sEĉEnji]) estas historia monumento en Hungario, en ekstera parto de Káloz.

Aerfoto pri kastelo de Káloz

Historio[redakti | redakti fonton]

Familio Zichy akiris bienon ĉi tie en 1650. La klasikisma kastelo mem estis konstruita ĉirkaŭ en 1810. Post jardekoj pro trakonstruo la kastelo prenis novrenesancan stilon. Dum la hungara revolucio de 1848 la kastelo estis prirabita. Baldaŭe pro geedziĝo la nova posedanto estis familio Széchényi. En 1945 la ŝtato metis malriĉajn familiojn en la kastelon. Ekde 1973 la kolĥozo profitis la kastelon, poste parte renoviĝo okazis. Depost la socialismo la kastelo havas privatan posedanton, kiu ne profitas la konstruaĵon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa brikoforma kastelo situas sola en granda parko. En mezo de la fasado troviĝas la kvarkolona portiko kun la ĉefenirejo, pli supre balkono etendiĝas. En la malantaŭa flanko meze teraso estas videbla. En la maldekstra kasteloparto tureto, en la dekstra parto etaĝa alo kun piliera trapasejo situas.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko kun lagoj estis kreita en la unua duono de la 19-a jarcento. Hodiaŭ la parko ne estas kulturita.

Fontoj[redakti | redakti fonton]