Kastelo de Kaposújlak

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Kaposújlak (konata ankaŭ pri la iama posedanto-familio Kastelo de Somssich) estas historia monumento, nun malgranda hotelo en Hungario, en vilaĝo Kaposújlak.

Kastelo de Kaposújlak
Kapelo ĉe la kastelo

Historio[redakti | redakti fonton]

Grafa familio Somssich aĉetis tie la bienon en 1824, la klasikisma kastelo mem estis konstruita en 1831. Ĝi estis pligrandigita en 1885, en la sama jaro en la apudaĵo ankaŭ akvoturo konstruiĝis. Ankaŭ la familio konstruigis la kapelon kaj la maŭzoleon. Dum la 2-a mondmilito la bieno estis deportejo, poste la ŝtato forprenis la kastelon. (En 2002 oni metis grandan krucon apud la kapelo por la deportitaj falintoj.) Dum la socialismo la kastelo estis instituto. En 1997 negocisto aĉetis la kastelon, kiu iĝis malgranda hotelo.

Maŭzoleo en la parko

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo situas sola sur monteto en la parko. La fasado estas malsimetria. En la flanka parto teraso reliefas, kiun 2 kolonoj tenas, pli interne la enirejo funkcias. Estas ankaŭ alia enirejo flanke. La alia flanko same reliefas, sed tie ne estas teraso, sed arkadoj, en interno de la arkadoj koĉero estas videbla. Interne la hotelo havas 10 ĉambrojn, 2 ĉambregojn por 37 gastoj kaj diversajn komunajn ĉambrojn (tamen restoracio mankas). La granda ornamĉambro kapacitas 60 gastojn.

Parko[redakti | redakti fonton]

Stato de la parko estas tre bona. En la parko troviĝas la menciitaj kapelo, akvoturo kaj maŭzoleo. La kapelo servas al la vilaĝanoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.