Kastelo de Pácin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Pácin (konata ankaŭ burgo de Pácin, krome konata pri la posedantoj burgokastelo Mágóchy-Alaghy-Sennyei estas historia monumento (interne muzeo) en Hungario en vilaĝo Pácin.

Aerfoto pri la kastelo en Pácin

Historio[redakti | redakti fonton]

La renesanca burgo-kastelo estis konstruita en la 16-a jarcento fare de familio Mágóchy [mAgOĉi]. Kiel videblas sur la foto - la konstruaĵo havas elementojn de kastelo (loĝejo de nobela familio) kaj de burgo, ĉar tiutempe estis necesa la defendo kontraŭ armitaj taĉmentoj. Tial estis konstruitaj la turoj kvazaŭ bastionoj.

Post la konstruado la posedantoj ofte ŝanĝiĝis, ekzemple iama posedanto estis Sigmundo Rákóczi (1544-1608). Laŭ priskribo en la 1680-aj jaroj la burgo estis forlasita kaj parte ruina pro la oftaj malgrandaj bataloj kaj militiroj. En la 19-a jarcento ĝi plene renoviĝis. La lastfoja renoviĝo okazis en 1987.

Kastelo de Pácin

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La burgo situas apud la vilaĝo en proksimeco de la ĉefvojo inter arboj en granda korto. Inter la korto kaj la arbaro estis konstruita kvadrata defenda muro kun defendaĵoj. La unuetaĝa kastelo formas brikon, sed la elstaraĵoj (samtempe antaŭstaraĵoj) estas la kvinangulaj turoj en la anguloj. Ĝi havas ankaŭ kelojn kaj mansardojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]