Kastelo de Pomáz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Pomáz (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Teleki–Wattay [vatai]) estas baroka historia monumento en Hungario, en urbo Pomáz.

Aerfoto pri la kastelo
Vido al kastelo de Pomáz

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo estis konstruita en 1773. Baldaŭ ĝi estis heredaĵo de familio Teleki. Longe loĝis tie József Teleki (guberniestro), kies gastoj estis ekzemple Ádám Pálóczi Horváth, János Erdélyi, Sándor Vachott. En 1927 la kastelo estis trakonstruita. Depost la 2-a mondmilito la konstruaĵo estis ŝtatigita, poste longe orfejo funkciis interne. En la 2000-aj jaroj la nova posedanto iĝis asocio de la hungaraj korusoj. Interne funkcias hoteleto, restoracio, arta lernejo, aranĝaĵoj pri korusoj.

Kastelo de Pomáz kun fontano

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La teretaĝa kastelo kun keloj kaj mansardoj situas sola en parko. Ĝi formas longan brikon. La fasado estas simetria, laŭlonge arkado estas videbla. Meze ŝtupoj kuras al meza parto de la arkado, kie ĝi estas pli granda kaj ĝi havas 2 grandajn aperturojn. La kelo estis tiel granda, ke dum la vitkulturo koĉero povis liveri la mostojn kaj vinojn.

Parko[redakti | redakti fonton]

En la parko malantaŭ la kastelo situas ankaŭ longa domo, kiu estas nun arta lernejo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La kastelo kun fontano