Kastelo de Vál

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Vál (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Ürményi [urmEnji]) estas simpla historia monumento en Hungario, en vilaĝo Vál.

Aerfoto pri kastelo de Vál

Historio[redakti | redakti fonton]

La familio Ürményi aĉetis la bienon kun jezuita teretaĝa domo en 1774. La nun videbla kastelo estis konstruita fare de reĝa juĝisto József Ürményi en la 1780-aj jaroj, pli precize la jezuita domo ricevis etaĝon. Menciinddas, ke samtempe estis konstruitaj kirko kaj maŭzoleo. En 1878 riĉulo aĉetis la bienon kun la kastelo. Dum la 2-a mondmilito la kastelo iĝis armea hospitalo, poste la ŝtato profitis ĝin agrara faklernejo, biblioteko, poste muzeo pri János Vajda. La kastelo nun estas apartenaĵo de la municipo, kiu ne uzas ĝin. La konstruaĵo renoviĝis en 1961 kaj 1969.

Fasado de la kastelo

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo situas sola en parko. Ĝi formas U-majusklon. En mezo de la fasado troviĝas la ĉefenirejo, pli supre en la unua etaĝo balkono estas videbla.

Apartenaĵo de la kastelo estas parko, pri kio mankas informoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Pordo de la kastelo