Kastelo de Zsámbék

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Zsámbék (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Zichy [ziĉi]) estas historia monumento en Hungario en urbo Zsámbék.

Fasado de la kastelo
Aerfoto pri la kastelo

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1186 franca kavaliro konstruis domegon, tamen iom kun fortikaĵaj elementoj. Post jaroj ĝi estis trakonstruita al burgo. En la 15-a jarcento la burgo apartenis al la reĝo, poste la burgo partoprenis en la kontraŭturkaj bataladoj. En 1689 familio Zichy aĉetis la plenan bienon, post jaroj ili plene trakonstruis la burgon (tiam ĝi estis neuzebla ruino) al konvena kastelo. En fino de la 19-a jarcento la Zichy-anoj jam forlasis la kastelon, komence la Zsámbék-anoj faris konstruadojn, poste abatinoj ricevis la kastelon. Ili konstruis la duan etaĝon kaj nivela edukado komenciĝis en la kastelo. En 1949 la ŝtato forigis la abatinojn, poste diversaj ŝtataj lernejoj funkciis interne. Depost fino de la socialismo en 1993 la abatinoj rericevis la konstruaĵon, ili establis Katolikan Altlernejon Vilmos Apor. En 2004 pro incendio la altlernejo devis translokiĝi al Vác. Post la incendio longa renoviĝo komenciĝis, post jaroj oni trovis lokon por bazlernejo kaj arta instituto.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La duetaĝa kastelo situas sola sur monteto en granda korto. La konstruaĵo formas kvadraton, la 4 aloj fermas internan korton. La fasado estas simetria. En flankoj (aŭ anguloj) de la fasado po unu kvadrataj turoj altiĝas, tie la turoj estas trietaĝaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.