Kata Kalivoda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kata Kalivoda
Memportreto de Kata Kalivoda
Memportreto de Kata Kalivoda
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1877 (1877-04-06)
en Letenye
Morto 11-an de majo 1936 (1936-05-11) (59-jaraĝa)
en Szurdokpüspöki
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Kata Kalivoda, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kalivoda Kata estis hungara pentristo, karikaturisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Sándor Antalné.

Kata Kalivoda [1] Arkivigite je 2018-05-21 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 6-an de aprilo 1877 en Letenye, ŝi mortis la 11-an de majo 1936 en Szurdokpüspöki.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kata Kalivoda studis gimnazion en Reĝa Modela Desegna Lernejo de Budapeŝto (1895–1899), poste en pentrista lernejo por virinoj en la sama urbo, fine en Munkeno kaj Parizo. Ŝiaj plej signifaj instruistoj estis Gyula Aggházy, Lajos Deák-Ébner kaj Jean-Paul Laurens. Ekde 1907 ŝi prezentis en ekspozicioj ĝenrojn, baldaŭ ŝi pentradis ankaŭ pejzaĝojn kaj portretojn. En 1913 ŝi establis pentristan lernejon por virinoj. Ŝiaj karikaturoj ofte aperis en gazetoj kaj ŝi kreis ankaŭ afiŝojn.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1911, 1918, 1928, 1930)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Memportreto (vidu la supran bildon!)
  • Templomba menők
  • Kendőpróbálók
  • Búcsúsok a templomban
  • Első áldozás
  • Szt. Margit Liliomok között
  • Nagybányai udvar tavasszal
  • vidu la malsuprajn bildojn!

Fontoj[redakti | redakti fonton]