Katerina de Lankastro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Katerina de Lankastero)
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Lankastroj
Catalina-de-Lancaster.jpg

Katerina de Lankastro (hispane Catalina; n. en Hertford, la 31-an de marto 1373 - m. en Valadolido, la 2-an de junio 1418) estis proedziĝa reĝino de Kastilio, estante la edzino de la reĝo Henriko la 3-a de Kastilio. La reĝino Katerina estis la filino de Johano de Gento, unua Duko de Lankastro, kaj lia dua edzino, Konstanca de Kastilio (la filino kaj heredanto de la reĝo Pedro la 1-a, kiu mortis ĉe la manoj de sia duonfrato Henriko la 2-a). Ŝi naskiĝis en la kastelo de Hertford.

Genealogia arbo[redakti | redakti fonton]

Genealogio de la reĝoj de la Dinastio de Trastamaro: flave la reĝoj de Kastilio kiuj unuiĝas al la ruĝaj reĝoj de la Regno de Aragono dum la epoko de la Katolikaj Gereĝoj (en la arbo Isabel kaj Fernando), blue la reĝoj de Navaro. Per geedziĝo kun Catalina de Lancaster (heredantino de Pedro I), Enrique III reakiris la dinastian legitimecon perditan pro la uzurpado fare de Enrique II.