Katklavaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo de katklavaro, 1883

Katklavaro (germane Katzenklavier) estas muzikinstrumento priskribita de Athanasius Kircher. Ĝi konsistas el linio da katoj fiksitaj kun siaj vostoj streĉitaj sub klavaro. La vostoj estis lokitaj sub la klavoj por igi la katoj dolore ekkrii kiam klavo estis premita. La katoj estis aranĝitaj laŭ la natura tono de siaj voĉoj.

La muzikilo estis priskribita de germana fizikisto Johann Christian Reil (1759-1813) cele de traktado de malsanuloj, kiuj perdis la kapablon por enfokusigi sian atenton. Reil kredis, ke se ili estis perfortitaj vidi kaj aŭskulti la muzikilon, ĝi nepre kaptus ilian atenton kaj ili estus sanigitaj (Richards, 1998).

Ĉi tiu muzikinstrumento estis ankaŭ priskribita de la franca verkisto Jean-Baptiste Weckerlin en sia libro Musiciana, extraits d’ouvrages rare ou bizarre (Musiciana, priskriboj de elpensaĵoj raraj aŭ bizaraj):

Kiam la Reĝo de Hispanio Filipo la 2-a estis en Bruselo en 1549 vizitante sian fraton la Imperiestro Karlo la 5-a, ĉiu vidis la alian ĝui je la spektado de tute neordinara procesio. Kape marŝis ega virbovo, kies kornoj estis brulantaj kaj inter ili estis eta diablo. Post la virbovo, juna knabo kudrita en ursa felo rajdis sur ĉevalo, kies oreloj kaj vosto estis eltranĉitaj. Poste venis la arkianĝelo Sankta Miĥailo kun brilaj vestoj, kaj portante pesilon en sia mano.

La plej kurioza estis sur ĉaro, kiu portis la plej neordinaran muzikon, kiu povas esti imagita. Ĝi tenis urson, kiu ludis la orgenon; anstataŭ ŝalmoj, estis dek-ses katkapoj, ĉiu kun sia korpo internigita; la vostoj estis ekstere kaj estis tenitaj por esti luditaj, kvazaŭ la fadenoj en piano, se klavo estis premita en la klavaro, la responda vosto estus forte tirita, kaj okazigus ciufoje lamentindan miaŭon. La historiisto Juan Christoval Calvete rimarkis, ke la katoj estis aranĝitaj ĝuste por okaziigi sinsekvon da notoj el la okto... (kromate, mi pensas).

Ĉi tiu abominda orkestro aranĝiĝis en teatro, kie simioj, lupoj, cervoj kaj aliaj bestoj dancis je la sonoj de ĉi tiu inferna muziko.

el J-B. Wecherlin, Musiciana

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Weckerlin, Jean-Baptiste. Musiciana, extraits d’ouvrages rare ou bizarre, Paris, 1877.
  • Schott, Gaspar. Magia Naturalis 1657.
  • Champfleury. Les Chats, Paris, 1870.
  • de Estrella, Juan Christoval Calvete. El Felicissimo Viaje d'el Muy Alto y Muy poderoso Principe Don Phelippe, Antwerp, 1552.
  • Kircher, Athanasius. Musurgia Universalis Rome, 1650.
  • Excerpt Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine from Richards, Robert J. "Rhapsodies on a Cat-Piano, or Johann Christian Reil and the Foundations of Romantic Psychiatry", 1998.