Kavaliro en tigra felo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kavaliro en tigra felo
Kavaliro en tigra felo
Kavaliro en tigra felo
Aŭtoro Ŝota Rustaveli
Eldonjaro 1989
Urbo Tbiliso
Eldoninto Sabĉota Sakartvelo
Paĝoj 344
vdr

Kavaliro en tigra felo - estas traduko de famega eposo La kavaliro en panterfelo verkita en la 12-a jarcento de la kartvela poeto Ŝota Rustaveli. Estas interese, ke la tradukisto uzis esprimon tigra felo, kvankam historie pli ĝuste estus uzi pantera felo.

Enkonduko de redaktisto[redakti | redakti fonton]

Kavaliro en tigra felo - la pli grandan prifierindaĵon de la kartvela popolo, mi ekkonis unue en Tbiliso, la ĉefurbo de Kartvelio. Tiu fakto mem evidentigas, kio mankas. Malgraŭ la multnombraj fremdlingvaj tradukoj, tiu, enhave, kaj eble eĉ pli, forme, elstara epopeo de la 12 jarcento [de] kartvela poeto Ŝota RUSTAVELI ne atingis multajn eksterlandajn legantojn, almenaŭ ne laŭ ĝia merito. Laŭ mi, [pro] unuavice lingvaj barieroj, ĉar kvankam multnombraj, granda parto el la tradukoj ne estas tre altnivela;ili ne respeguligas la formon kaj enhavon de Rustaveli. Alia kaŭzo povas esti la relativa neglekto pri orientlandaj literaturoj en la literaturscienco.

Kavaliro en tigra fela estas interesa el multaj vidpunktoj, eble precipe kiel sintezo de okcidenta kaj orienta kulturo[j]. Grandan influon sur la enhavo havis la antik[v]a greka filozofio (laŭdire Rustaveli studis filozofion en Bizantio) kaj sur la formo, antaŭ ĉio, persa kaj araba mezepoka literaturo, kies simboloj kaj metaforoj tre oftas en la poemo.

La epopeo de Rustaveli ludas multe pli aktivan rolon en la kartvela vivo ol kutime mezepokaj verkoj. La kartveloj ofte konas longajn partojn parkere kaj ĝi estas ĝenerale konsiderata kiel enhavanta ĉiujn naciajn trajtojn de la kartvela popolo.

La traduko de la tuta poemo far sinjoro Zurab MAKAŜVILI, el multaj vidpunktoj superas al diversaj nacilingvaj tradukoj, konservante kaj la enhavon kaj la formon.

Mi tre ĝojas, ke la esperantistaro nun havas la eblecon ekkoni ĉi-tiun vere atentomeritan kaj belan tradukon, kaj mi kredas, ke sinjoro Zurab MAKAŜVILI vane ne laboris.

Kartvelologo Joakim ENWALL (Stokholmo, Svedio).

La komenca paĝo

Ruslingva enkonduko[redakti | redakti fonton]

HEROOJ DE RUSTAVELI PAROLAS EN ESPERANTO

Rimarkinda poemo - Kavaliro en tigra felo estas ne nur kolorriĉa beletraĵo de kartvela poeto de la 12-a jarcento Ŝota RUSTAVELI, tio estas enkorpiĝo de vivkonfirmantaj, tuthomaraj ideoj de humanismo, alta amo kaj solidareco de popoloj.

Prikantante la plej bonajn kavalirajn kvalitojn, la mezepoka poeto kreis unikajn figurojn kaj karakterizojn de homoj, pasie amantaj en libereco, vivo kaj justeco.

Herooj de Rustaveli estas homoj de diversaj naciecoj: araboj, hindusoj, ĉinoj, persoj kaj aliaj. En unu loko oni mencias rusojn kaj francojn. Ilia interkompreniĝo simbole determinas amikecon de popoloj, tiom plensange enirinta en nian hodiaŭan vivon. [La vortojn oni skribis antaŭlonge de disfalo de l'"unuanima familio de popoloj", kiel oni nomis eksan Sovetunion. - NSt].

Temo de l'poemo estas saturita per dramatikaj kaj foje eĉ tragikaj situacioj, tamen ili estas efemeraj kaj ankaŭ mallong- daŭras ĝuste kiel malbono mem. Herooj de l'poemo sankte kredas al venko de bono kaj dum ilia agado ilia ĉefa orientigilo estas kuraĝo, alta amo, neŝancelebla amikeco kaj konvinkeco je morgaŭo.

Ĝis nun oni havas ĉ. 60 plenajn tradukojn de l'poemo en diversaj lingvoj de la mondo. Tiu ĉi libro estas traduko [de la poemo] en la lingvo de internacia interkomunikado - Esperanto. La tradukisto - Zurab MAKAŜVILI - konservis ĉefajn trajtojn de l'originalo: saĝegon de l'senco, organizitajn rimojn, kvanton da silaboj en unu linio kaj melodiecon de l'verso.

Georgij KOROTKEVIĈ, estrarano de Asocio de Sovetaj Esperantistoj (Moskvo).


Aktuale aĉetebla traduko en Esperanto estas: Ŝota Rustaveli: Kavaliro en tigra felo. Traduko al Esperanto de Zurab Makaŝvili. Lingve reviziis Renato Corsetti. 2-a, reviziita eldono. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2018, ISBN 978-2-36960-133-3 (= MAS-libro n-ro 205).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]