Kendji Girac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kendji Girac
Persona informo
Naskonomo Kendji Jason Maillé
Aliaj nomoj Kendji Girac
Naskiĝo 3-an de julio 1996 (1996-07-03) (27-jaraĝa)
en Périgueux,  Francio
Lingvoj francahispanakataluna
Ŝtataneco Francio
Familio
Amkunulo Soraya Miranda
Okupo
Okupo kantistomuzikisto
TTT
Retejo http://kendji.fr
vdr

Kendji Girac, artista nomo de Kendji Maillé, lia naskiĝnomo (naskiĝis la 3-an de julio 1996 en Périgueux, Francio) estas franca cigandevena kantisto kaj gitaristo kiu en 2014 gajnis en la tra sezono de The Voice: la plus belle voix, la franca versio de la talentserĉa tv-elsendo The Voice (La Voĉo). Li publikigisjam diversajn albumojn kaj plurajn furorunuopaĵojn. Li kantas popkantojn kun influoj de latin-amerika muziko, dancmuziko kaj nuntempa flamenko[1].

Li parolas la hispanan kaj la francan, sed lia gepatra lingvo estas la kataluna. Plejparte li kantas en la hispana kaj la franca, sed ankaŭ en la kataluna kaj okcitana[2]. Kelkaj el liaj kantoj estas dulingvaj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la franca departamento Dordogne en familio de nomadaj katalunaj ciganoj (Kaleoj). Kiel Kenji koncedas, lia familio gvidis tradician vivmanieron, en la varmaj somermonatoj, ekirante por travagi la teritorion de Francio en tendaro. En la aĝo de 16 jaroj li forlasis la lernejon kaj eklaboris kun sia patro kaj frato. De infanaĝo li ŝatis muzikon, li estis instruita ludi gitaron de lia avo.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Partopreninte en 2014 dum la tria sezono de The Voice (Francio) li kantis Belle, kanton de la repisto Gims. La populara franca kantisto de brit-libana origino Mika iĝis sia kreiva mentoro

Tuj poste li konis grandan sukceson kun lia unua (dulingva hispana-franca) unuopaĵo, Color Gitano. Ekde tiam li publikigis jam kvin albumojn (2023).

2014: Kendji

2015: Ensemble

2018: Amigo

2020: Mi Vida, albumo al kiu apartenas la kanto Habibi, verkita de Slimane. La kanto miksas la ciganan kaj la orientan kulturojn. Laŭ la kantisto, tiuj du kulturoj estas sufiĉe similaj kaj li volis alporti ion novan.

2022: L'école de vie

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Pro liaj multnombraj devenoj, li bonege, regas krom la francan kaj la katalunan, ankaŭ la hispanan kaj la okcitanan[2]. La kataluna, kiu estas lia denaska lingvo, devenas de lia cigana familia medio, dum la okcitana estis parolata ĉirkaŭ li dum lia juneco en Périgueux[3]. Li foje kantas en tiuj du lingvoj. Por la okcitana li ĉefe estis interalie inspirita de la tekstoj de Francis Cabrel, kiu regas la okcitanan kaj komponas en tiu lingvo[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Artista Biografio de Matt Collar, allmusic.com, Alirite la 30-an de julio 2023.
  2. 2,0 2,1 (fr) Href, Kendji Girac : les événements qui l'ont propulsé au sommet, Nrj.fr, la 11-an de decembro 2020, alirite la 30-an de julio 2023.
  3. (fr) Couloirs. Valls et Kendji en mode catalan, Le Parisien,‎ la 27-an de junio 2014
  4. (fr) Kendji et l'occitan, francebleu.fr, la 26-an de aprilo 2016.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Multlingveco en muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo