Kenja turdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kenja turdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Turdus
Specio: T. helleri'
Turdus helleri
(Mearns, 1913)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kenja turdoTaita turdo (Turdus helleri), konata ankaŭ kiel Taita Olivkolora turdoHellera Grundoturdo, estas ege endanĝerita birdo el la genro de Turdoj kaj familio de Turdedoj, endemia de la Montoj Taita en Kenjo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Kenja turdo estis iam klasita kiel subspecio de la Olivkolora turdo (Turdus olivaceus), sed ĝi estas konsiderata kiel distinga specio ekde 1985. Ili atingas longon inter 20 kaj 22 cm. Kapo, brusto kaj supraj partoj estas malhelaj. La subaj partoj estas blankaj kaj la flankoj havas ruĝecajn nuancojn. La okuloj kaj beko montriĝas paloranĝkoloraj. Ĝi estis nomita laŭ la zoologo Edmund Heller (1875 -1939) partnero de la usona ornitologo Edgar Alexander Mearns (1856 - 1916) kiu priskribis tiun specion science en 1913.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Kenja turdo estas limigita al 4 tre fragmentitaj arbarpecoj de la Montoj Taita en Kenjo. Tiuj estas Mbololo kun ĉirkaŭ 200 ha, Ngangao kun ĉirkaŭ 92 ha, Chawia kun ĉirkaŭ 50 ha kaj Yale kun 2 ha.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas limigita al montetaj humidaj arbaroj. Kvankam ties natura habitato estis draste senarbarigita pro lignoproduktado, ili evitas areojn de duarangaj arbaroj, arbustejoj kaj terkultivejoj. Spite etenda priserĉado oni konstatis malmulte da migrado inter la fragmentitaj populacioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]