Kenny Drew la pli maljuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kenny Drew la pli maljuna
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1928 (1928-08-28)
en Nov-Jorko
Morto 4-an de aŭgusto 1993 (1993-08-04) (64-jaraĝa)
en Kopenhago
Tombo Asista Tombejo de Kopenhago
Ŝtataneco Usono
Alma mater High School of Music & Art
Familio
Infano Kenny Drew, Jr.
Okupo
Okupo pianisto • ĵazmuzikisto • komponisto
vdr

Kenneth Sidney DREW, (* 28-an de aŭgusto 1928 en Novjorko, Novjorkio; † 4-an de aŭgusto 1993 en Kopenhago, Danujo) estis usona ĵaz-pianisto de ĉefstila ĵazo kaj malmolbopo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Drew lernis en la kvina vivojaro pianludon kaj ricevis edukadon de la Music and Art High School. Li unuafoje surdiskigis kun Howard McGhee en 1949 kaj poste kun Coleman Hawkins, Lester Young, Charlie Parker. Inter 1952 kaj 1953 li ludis en la kvaropo de Buddy DeFranco kaj direktis en 1954 triopon en Los-Anĝeleso kaj San-Francisko. Li akompanis Dinah-on Washington, estis ĉe Art Blakey (1957), aperis sur la albumo Blue Train de John Coltrane el 1957 kaj muzikis kun Buddy Rich (1958), Miles Davis same kiel Milt Jackson. En 1960 li registroludis por la albumo Undercurrent kun Freddie Hubbard, Hank Mobley, Sam Jones kaj Louis Hayes ĉe Blue Note. Kiel aliaj muzikistoj lin allogis komence de la 1960-aj jaroj la pli liberala Eŭropo. En 1961 li transloĝiĝis al Parizo kaj ekloĝis en 1964 en Kopenhago, kie li formis kun la dana basisto Niels-Henning Ørsted Pedersen triopon, kiu ankaŭ kiel ritmogrupo regule akompanis gastmuzikistojn en la ĵazklubejo Montmartre (Jazzhouse Montmartre Band), kaj ekde kie li gastis en tuta Eŭropo. Li publikigis multajn albumojn je propra nomo ĉe Steeplechase kaj surdiskigis ekz. kun Johnny Griffin, Dexter Gordon, Ben Webster, Chet Baker kaj Freddie Hubbard. Dum kiam li tiamaniere estis tre fama en la eŭropa ĵazmondeto, lia famo paliĝis en Usono, kie li meze de la 1950-aj jaroj estis kunlaborinta kun preskaŭ ĉiuj granduloj de ĵazo kiel gastmuzikisto.

Drew estis geedziĝinta kun la filino de la dana bandestro Leo Mathisen. Lia filo Kenny Drew la pli juna (naskiĝinta en 1958) ankaŭ estas ĵazpianisto.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Talkin’ and Walkin’ (Jazz West, 1955)
  • Trio/Quartet/Quintet: The Riverside Collection (Riverside/OJC, 1956/57) kun Paul Chambers, Philly Joe Jones
  • Undercurrent (Blue Note, 1960) kun Freddie Hubbard, Hank Mobley, Sam Jones, Louis Hayes
  • Dark and Beautiful (Steeplechase, 1974) kun NHØP, Tootie Heath
  • Recollection (Timeless, 1989) kun NHØP
  • At the Brewhouse (Storyville, 1993) kun NHØP kaj Alvin Queen

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]