Quévert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kever)
Quévert / Kever
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Dinan
INSEE kodo 22259 [+]
Poŝtkodo 22100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 966  (2021) [+]
Loĝdenso 318 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 28′ N, 2° 5′ U (mapo)48.463611111111-2.0872222222222Koordinatoj: 48° 28′ N, 2° 5′ U (mapo) [+]
Alto 103 m [+]
Areo 12,48 km² (1 248 ha) [+]
Quévert / Kever (Côtes-d'Armor)
Quévert / Kever (Côtes-d'Armor)
DEC
Quévert / Kever
Quévert / Kever
Situo de Quévert / Kever
Quévert / Kever (Francio)
Quévert / Kever (Francio)
DEC
Quévert / Kever
Quévert / Kever
Situo de Quévert / Kever

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quévert [+]
vdr

Quévert - jen france, prononco [kevɛʁ] , bretone Kever - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 3 966 loĝantoj sur areo de 12,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 318 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion kaj al la kantono Dinan. La teritorio havas komunan limon kun Taden, Aucaleuc, Corseul, Dinan, Léhon, Trélivan kaj Dinan.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Quévert situas nord-okcidente de Dinan, ties najbaro, apartigita per nacia vojo N176.

Languenan

Saint-Samson-sur-Rance

Saint-Samson-sur-Rance

Aucaleuc

North
West  Quévert  East
South

Dinan

Aucaleuc

Dinan

Dinan

Historio[redakti | redakti fonton]

Quévert ekzistis ekde la 12-a jc, kaj ĝi estis kunigita al Corseul poste al Saint-Malo. Kiel la aliaj francaj komunumoj, ĝi elektis sian unuan konsilion en 1790.

La 19-an de aprilo 2000, juna virino, 28-jara, dungito de la restoracio McDonald's de Quévert, estis murdita per bombo, kiu eksplodis sur ŝia laborloko. La atenco estis ĝenerale atribuita al la bretona sendependisma movadaro[1], precipe pro la uzata eksplodaĵo, kiu venis de la stokoj ŝtelitaj en Plévin en septembro 1999. La tri sendependistoj juĝitaj pro tiu atenco estis definitive senkulpigitaj en 2009[2].

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Blazono de {{{nomo}}} Blazono france Taillé : au premier de sinople à la croix pattée alésée d'argent, au second de gueules à la roue dentée d'or : à la cotice en barre d'argent chargée de cinq mouchetures d'hermine de sable brochant sur la partition ; le tout sommé d'un chef d'argent fretté d'azur de huit pièces.
esperante Tranĉita laŭ maldekstra balteo : la unua sinopla kun plilarĝigita alezita arĝenta kruco, la dua ruĝa kun ora dentrado, la balteeto arĝenta ŝarĝita per kvin sablaj ermenoj sur la tuto; kun arĝenta kapo lazure plektita per ok pecoj.
Detaloj

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Kapelo Sainte-Anne-du-Rocher datiĝanta de la 14-a jc[3].
  • La paroĥa preĝejo, ties baptujo[4] de la 16-a jc kaj la statuo de Virgulino kun infano[5].

Edukado kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

« Les Mordus de la Pomme » (esperantlingve "la pomŝategantoj") organizas ĉiujare la Fête de la Pomme (esperantlingve "pomfesto") la unuan semajnfinon de novembro. La diversaj metioj ligitaj al kreskigo, ekspluatado kaj vendo de pomoj estas ekspoziciataj. Konkursoj pri prezentado per korboj kaj desegnoj faritaj de la infanoj de la lernejoj de la lando de Dinan estas tiam organizataj.

Sporto[redakti | redakti fonton]

  • La "Hokeklubo de Quévert" estas kvinfoja ĉampiono de Francio de radhokeo[6] .

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Quévert estas konata pro sia "Courtil des Senteurs", rozejo kreita ĉirkaŭ fontano. Tie estas plantitaj kaj bontenataj nuntempaj aŭ maloftaj rozujoj. Okaze de ĉiu naskiĝo de knabino en Quévert, rozujo estas plantita.

Quévert aranĝis temajn piedirajn vojojn, kiaj "Chemin des fleurs" kaj "chemin des Roches" aparte dediĉita al granito.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]