Aucaleuc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Aucaleuc / Oskaleg
komunumo
Aucaleuc (22) Nouvelle mairie.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Blason département fr Côtes-d'Armor.svg Côtes-d'Armor
INSEE kodo 22003 [+]
Poŝtkodo 22100 [+]
Demografio
Loĝantaro 928  (2019) [+]
Loĝdenso 145 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 27′ N, 2° 8′ U (mapo)48.456111111111-2.1297222222222Koordinatoj: 48° 27′ N, 2° 8′ U (mapo) [+]
Alto 103 m [+]
Areo 6,38 km² ( 638 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Aucaleuc / Oskaleg
Situo de Aucaleuc / Oskaleg

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Aucaleuc [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Aucaleuc (prononco okalœk, jen france, bretone Oskaleg) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2019 en la komunumo vivis 928 loĝantoj.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La nomo estas atestita sub diversaj formoj Oscaloc (en 1184), Oscalloc, Oscaloc (fine de la 12-a jc), AucalotAucaloc (en 1313), Auqualeuc (fine de la 14-a jc)[1].

Aucaleuc venas de la malnova bretonlingva vorto oscal, kiu signifas « karduon »[2] (bretonlingve askolenn[3]), kun la britonika lokiga sufikso -oc (de la britonika lingvo *-ōgon, vidu la kimran -og kaj la gaŭlan -acon > -acum, ĉiuj devenantaj de la kelta *-āko), fariĝinta -euc, fiksita tie, kie la bretona ne plu estas parolata ekde Mezepoko, kiam en la regionoj ĉiam bretonlingvaj, ĝi ankoraŭ evoluis en -ec. Oscaloc signifas do « kurduejon »[4]. En galoa lingvo, karduejo tradukiĝas per ocaleu[4].

Historio[redakti | redakti fonton]

La paroĥo de Aucaleuc, enklavigita en la episkoplando de Saint-Malo apartenis al la dekanlando de Bobital, kiu apartenis al la episkoplando de Dol kaj estis dediĉita al sankta Symphorien.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
marte 2001 maje 2010 Jean Fauvel Socialista Partio (PS)


maje 2010 Guy Nicolas - -


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo Saint-Symphorien (18-a jc)
  • Kastela teramaso datiĝanta de la 10-a kaj 11-a jc
  • La komunumo havis kampadejon por milita instruado, kiu estos konvertita al golfo[5].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aucaleuc sur "www.infobretagne.com"
  2. Aucaleuc Arkivigite je 2009-09-30 per la retarkivo Wayback Machine sur la TTT-ejo "Topic Topo"
  3. Bretonlingva vortaro : geriadur.com
  4. 4,0 4,1 Aucaleuc sur TTT-ejo "clergedol.free.fr"
  5. (23-a de novembro 2010) “Les travaux du golf d’Aucaleuc vont débuter”, Ouest-France. Alirita la 25-an de novembro 2010.. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]