La Vicomté-sur-Rance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search



Koordinatoj: 48°29′22″N 01°58′52″U  /  48.48944°N, 1.98111°U / 48.48944; -1.98111 (La Vicomté-sur-Rance)
La Vicomté-sur-Rance
komunumo
Rancevicomte.jpg
Ne estas priskribata en wikidatumoj
Blason de la ville de Vicomté-sur-Rance (La) (Côtes-d'Armor).svg
Blazono
Regno Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Dinan-Est
Interkomunumo Interkomunumo de Dinan
Situo La Vicomté-sur-Rance
 - koordinatoj 48°29′22″N 01°58′52″U  /  48.48944°N, 1.98111°U / 48.48944; -1.98111 (La Vicomté-sur-Rance)
Plej alta punkto
 - alteco 73 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 4,57 km² (457 ha)
Loĝantaro 950 (2010[1]2015)
Dato 2008-2014
Urbestro Jean-Louis Rucet
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 22690
INSEE 22385

Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor

Vidu situon de La Vicomté-sur-Rance kadre de Côtes-d'Armor
DEC
La Vicomté-sur-Rance
La Vicomté-sur-Rance

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de La Vicomté-sur-Rance kadre de Francio
DEC
La Vicomté-sur-Rance
La Vicomté-sur-Rance
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: La Vicomté-sur-Rance
v  d  r
Information icon.svg

La Vicomté-sur-Rance [la vikɔ̃te syʁ ʁɑ̃s] estas franca komunumo, en la departemento Côtes-d'Armor en la regiono Bretonio.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

La Vicomté-sur-Rance
france Écartelé : au premier et au quatrième contre-écartelé d'argent et de sable au lambel de quatre pendants de l'un en l'autre en chef, au deŭième et au troisième d'or au chef endenté de sable.esperante Kvarpartigita : la unua kaj la kvara kvarpartigitaj ŝaktabule arĝenta kaj nigra kun tribaza lambelo kape, la dua kaj tria oraj kun nigra dentethava kapo
france Écartelé : au premier et au quatrième contre-écartelé d'argent et de sable au lambel de quatre pendants de l'un en l'autre en chef, au deŭième et au troisième d'or au chef endenté de sable.esperante Kvarpartigita : la unua kaj la kvara kvarpartigitaj ŝaktabule arĝenta kaj nigra kun tribaza lambelo kape, la dua kaj tria oraj kun nigra dentethava kapo
Uzata ekde:
v  d  r
Information icon.svg

Tiu blazono estis portita de la vicgrafoj de la Bellière el la familio Ragunel.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 13-a jc, la nuna teritorio de La Vicomté estis ligita al la lando de Dinan. La nobeluloj el la familioj de Dinan kaj poste de Raguenel distingiĝis sur multaj batalkampoj kaj starigis de la 13-a ĝis la 15-a jc la kastelon de La Bellière. Tiphaine Raguenel, edziniĝis en 1361 al bretono devenanta de la regiono de Broons, la fama Bertrand du Guesclin, kiu fariĝis konestablo de Francio, post militado tre malproskime de sia naskiĝa Bretonio.

La Vicomté-sur-Rance estis subparoĥo de Pleudihen dediĉita al sankta Anna.

  • 1870 : altigita al paroĥo post la konstruado de la nuna preĝejo farita de la loĝantoj, tute pagita de la fideluloj, pro tio estas la skribo super la porĉo Église bâtie par la foi des habitants (esperantlingve "Preĝejo konstruita per la kredo de ties loĝantoj")
  • 1877 : altigita al komunumo. Ekde la 6-a de aŭgusto 1876, la municipa komsilio de Pleudihen "kaj la plej impostpagantoj" laŭ la tiamaj kutimoj, konsiderante la grandan klopodon de la loĝantoj por la konstruado de la preĝejo, de pastrejo, de unuagrada lernejo, pozitive respondis al la peto de la loĝantoj pri la partigo de La Vicomté, kiu fariĝis memstara komunumo kun la nomo La Vicomté-sur-Rance en 1978 (kontrolenda dato).

Ĝi estis la unua komunumo de departemento Côtes-d'Armor, kiu surhavas la aldonaĵon "sur Rance". Estas multaj vojoj, kiuj iras al la rivero [[Rance], ni citu Molgrève, Le Prat, la ponto de Lessard, Lyvet, Foumoy, Le Chatelier.

La haveno de Lyvet

Administrado[redakti | redakti fonton]

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
1977 1983 Jean Foucrit


1989 1995 Jean Louis Rucet


1995 2001 Jean Louis Rucet


2001 2008 Jean Louis Rucet


2008 --- Jean Louis Rucet


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Demografio[redakti | redakti fonton]

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • kastelo de Bellière, 12-a, 15-a kaj 17-a jc
  • muelejo de Prat, fine de la 15-a jc, komence de la 16-a jc

La tajdomuelejo de Prat povus datiĝi de la fino de la 15-a jc aŭ komence de la 16-a, se ĝi ne estas samtempa kun la kastelo de la Bellière, tio estas de la 13-a jc. Ekde la 13-a jc, la nobeluloj el la familioj de Dinan (Raguenel) distingiĝis sur multaj batalkampoj kaj starigis de la 13-a ĝis la 15-a jc tiun fortreson. Ido el la familio Raguenel, Thiphaine, vivis en tiu kastelo kaj fariĝis la unua edzino de Bertrand du Guesclin (1320 - 1380). La feŭdo La Bellière estis en la Malnova Mezepoko unu el la plej potencaj en la regiono, kun rajto pri alta kaj malalta juĝado.
La muelejo de Prat dependis de tiu feŭdo, estis do publika muelejo, tio estas sur difinita teritorio, "la banlieue", iu nombro da loĝantoj estis devigitaj mueli sian grenon per tiu muelejo, kaj ne per alia. La "salajro" de la muelisto estis ĝenerale deksesono de la grenpezo.
Ekde la fino de la 19-a jc, la malrapida morto de la muelejo komencis. La muelejo konservis siajn tegmentojn ĝis post la dua mondmilito, sed iom post iom truoj aperis plirapidigante ĝian nebremseblan ruiniĝon.
En 1994, La Vicomté-sur-Rance decidis akiri la lokon de la muelejo de Prat kun la 4,5 hektaroj da arbkovritaj klifoj ĉirkaŭ ĝi. Ekde 1995, asocio kreiĝis por helpi la klopodojn de la urbo cele al la restaŭro de la muelejo.
La asocio « Moulin du Prat » tiam komencis purigi la ĉirkaŭaĵon de la muelejo. Ĝi konstruigis piediran pado inter la golfeto de Morgrève situanta almonte de la muelejo, kruta pado, kiu feliĉigas la naturmarŝantojn. En septembro 2001, komencis la laboro de la masonistoj, ĉarpentistoj, lignaĵistoj, tegmentistoj, elektristoj, plumbistoj, kiuj sin sekvis dum naŭ monatoj.
Per ŝoveliloj kaj pioĉoj, volontuloj sukcesis retrovi la akvofluejon de la lago al la rivero Rance.
Ili sukesis elŝlimigi la restaĵojn de la malnovaj meĥanismoj, kiuj dormis sub 3-metra ŝlimo : padelrado, gisa ŝpinrado, ŝtuparo, kiu malsupreniras al la unua malata ĉambro, malnovaj muelŝtonoj.
La 29-an de junio 2002, la muelejo estis inaŭgurita. Komence de 2006, la refunkciigo de la muelsistemo interne de la muelejo, kio estas la animo de la muelejo, markis la finon de ĝis restaŭro.
De tiam, la muelejo akceptas vizitantojn, kiuj ŝatas malnovajn ŝtonojn kaj kamparan heredaĵon, lernejanojn okaze de "malkovraj eliroj", naturmarŝantojn ... Ĝi ofertas lokon por kunvenoj, kolokvoj en escepta ĉirkaŭaĵo.
Ĉiusomere fest-noz pkazas kun dancoj, kolbasaj salkrespoj, sonluma spektaklo vespere borde de rivero Rance.
La muelejo akceptas ankaŭ verkojn de lokaj artistoj.

Sur la altaĵoj de La Vicomté, en la kamparo, preskaŭ ĉe la limo kun Saint-Helen, vi povos malkovri la retaĵojn de galeritombo. Tiu galeritombo proksimume longa je 12 metroj estas parte falinta. La origino de tiu konstruaĵo estas taksita en la neolitika erao, 4000 aŭ 5000 jarojn antaŭ nia erao.

Elstaruloj ligitaj al La Vicomté-sur-Rance[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]