Kigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kigo, (japane 季語, transl. ki go, sezona vorto), difinitaj vortoj aŭ frazaĵoj en la japanaj poeziĝenroj hajko, renko kaj rengao, kiuj interrilatas sezonon, krome l’emon de la poeto. Ĉi tiuj igas reduktaĵon de la poeziema esprimo, kiu permesas ekzakton en la japanlingva liriko. Dume, senrjuo ĝenerale ne esprimas kigon.

Historio de la kigo

La rilato al la sezonoj kaj la naturo estis ekde ĉiam elementa stilistika ilo de la japanlingva literaturo. Ĉi tio estis bazita sur la sperto de la naturo en la ŝintoismo. Jam en la unuaj antologioj de la japana poezio el la 8-a jarcento (p.e. la Manjoŝŭ) trovis sin alfiksaĵoj de kigo, formiĝantaj de naturaj alegorioj. Poste la unua oficiala imperiestra poemaro Kokin-vakaŝŭ el la jaro 905, la natura indiko estis parte normita. Sume ĝi ekhavis la pli grandan kvoton de natura liriko.

La skribaĵo de seriaj poemoj (renga) originis en mezo de la Heian epoko en la 11-a jarcento kaj evoluis dum la mezepoko. En la 13-a jarcento jam ekzistis pluraj regejoj pri la koncipo de versoj; la seriaj poemoj devus duone konsisti de versoj, kiuj ekhavis rilato al sezono aŭ sezonaj okazintaĵoj. La poetiko postulis plue, ke la hokko (la antaŭverso de renga-alineo) devas ekhavi minimume unu rilaton al sezono.

Kun la emancipado de l’antaŭverso de la renga-aline, evoluis la hajko. La oldaj majstroj de la hajko, Matsuo Bashō, Yosa Buson kaj Kobayashi Issa, sekvis la klasikan stilon de hokku-a verkado. La poetiko de hajko kaj de aliaj lirikaj formoj estis poste tralaborata de Masaoka Shiki, tamen la kigo postrestis en la skribmanjero de la seriaj poemoj. Kun la komenciĝo de la japana modernismo ĉirkaŭ 1910, la kigo estis konsiderata malnoviĝinta kaj malkonvena, kaj malaperis vaste el la japana poezio. La hajko ekstere Japanio – ankaŭ tiu esperante – malgraŭe daŭrigas.

La entenaĵo kaj enklasigo de kigoj

Okazaĵoj kaj objektoj en la naturo havas ofte specifan rilaton al sezono. Ekzemple la ĉerizo-arbon kaj ĝian floradon oni ĉiam vidas en rilato al la japana printempo, neĝo rilate al vintro ktp. Aliaj havas pli subtilajn rilatojn, ekzemple la luno. Kvankam la luno lumus la tutan jaron – ekzistas rilatoj al ĉiu sezono - pro Luna Festo - , la vorto luno estas propre kigo de aŭtuno.

Kigoj estis kategorie subdividata en kigo-almanakoj aŭ -vortaroj (saiĵiki). La kronologia sinsekvo tekstas jene:

La kronologio konformas al la japana lunosuna kalendaro. Do, iuj kigoj ne respondas al sezono-sento de nuntempaj homoj. Laŭ lunosuna kalendaro, novjaro estis en printempo, tamen en 1873 Meiji-registaro aprobis la Gregorian kalendaron, novjaro moviĝis al vintro. Do, oni denove kreis kategorion "novjaro".

Oni povas subdividi kigoj ankaŭ kategorie:

  • klimato
  • tersfero (ĉielaj fenomenoj)
  • tero, geografio
  • naturbelaĵoj
  • homovivo
  • apartaj tagoj (novjaro, naciaj festotagoj ktp.)
  • datreveno de morto
  • animaloj (kaj ĝia faro)
  • plantaro
  • manĝaĵoj


Vintra kigo en kunteksto de hajko de Issa:

La vintraj arboj
El oldaj, oldaj tempoj
Estas resono.