Masaoka Shiki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Masaoka Shiki
Masaoka Shiki.jpg
Persona informo
正岡子規
Naskiĝo 17-an de septembro 1867 (1867-09-17)
en Macujama
Morto 19-an de septembro 1902 (1902-09-19) (35-jara)
en Negishi
Mortis pro tuberkulozo [#]
Tombo Dairyū-ji [#]
Lingvoj japana [#]
Ŝtataneco Japanio [#]
Alma mater Tokyo Imperial University • first higher school • Kaisei Academy • Ehime Prefectural Matsuyama Higashi High School [#]
Familio
Gefratoj Ritsu Masaoka [#]
Profesio
Alia nomo Dassai Šooku • Takenosatobito [#]
Okupo poeto • basbalisto • verkistoĵurnalisto • tankaisto • literaturkritikisto [#]
Verkado
Verkoj Kaki kueba kane ga narunari Hōryū-ji ❦
Keitō no jūshigohon moarinubeshi [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Masaoka Shiki, ankaŭ Ŝiki (japane: 正岡子規; *17-a de septembro 1867, †19-a de septembro 1902) estis japanlingva poeto, kritikisto kaj ĵurnalisto. Li estis la lasta de kvar grandaj majsteroj de hajko. Ŝiki estis konsiderata grava kritikisto de Matsuo Bashō. Krome li estis poeto, kiu revivigis la malnovan literaturan ĝenron de waka fine de la 19-a jarcento. Ŝiki iris al kolegio en Tokio. Poste fariĝis kolumnisto por la gazetokompanio Nippon. Li suferis kaj poste li mortis pro tuberkulozo.

Ŝiki estis konvinkita ke la japanlingva literaturo devus esti moderniga. Tial li kreis la novajn terminojn haiku (hajko), anstataŭ hokku (hokko) kaj tanka (tankao) (anstataŭ waka). Li emfazis la realistan sintenon en hajko kaj tiel li fariĝis la fondinto de japanlingva literatura realismo ( 写生派).

Unu el liaj verkoj tekstas jene:

Tiele softa kaj kvieta,
Post kiam la sturmo finita -
La sunleviĝo!