Kipra enanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kipra enanto
Kipra enanto
Kipra enanto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Oenanthe
Specio: O. cypriaca
Oenanthe cypriaca
(Homeyer, 1884)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Oenanthe cypriaca, Akamas, Cyprus
ovoj de Oenanthe cypriaca - Muzeo de Tuluzo

La Kipra enantoKipra punktokrona enanto (Oenanthe cypriaca) estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj.

Ĝi estas malgranda, 14–15 cm longa paserina birdo kiu estis iam traktata kiel subspecio de la Punktokrona enanto sed Sluys kaj van den Berg (1982)[1] asertis, ke tiu formo meritas plenan specistatuson, sur bazo de diferencoj en biometriko kaj ĉefe kanto, kaj manko de seksa dimorfismo en la plumaro de cypriaca.

Temas pri migranta insektomanĝanta specio kiu reproduktas nur en Kipro, kaj vintrumas en suda Sudano kaj Etiopio. Estas populacio de 18,000 ĉirkaŭkalkulitaj individuoj.

Tiu specio ege similas al la Punktokrona enanto, kvankam ĝi havas iom pli da nigro en vosto kaj dorso, krom en kapo. Tio estas birdo kun blanka krono nuance per grizaj punktoj kontraste kun la nigraj vizaĝo kaj gorĝo (eĉ supra brusto); ankaŭ la dorso kaj la flugiloj estas nigraj, dum la ventro, pugo kaj vostobazo estas blankaj: je la vostofino la kutima nigra renversita T kiel tiu de Mediteranea enanto. Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ aspekto, kion unue dokumentis Christensen (1974).[2]

La kanto estas distinga, kaj tre diferenca el tiu de la Punktokrona enanto, kvazaŭ kiel de insekto. Ĝi konsistas el serio de altatonaj zumantaj ekkanteroj.[3]

La kantejoj uzataj de tiu specio estas pli altaj ripozejoj ol tiuj de la tipaj enantoj, kutime 5 al 10 m supergrunde. Ili ofte reproduktiĝas en arbaraj habitatoj, malkiel aliaj enatoj (Oliver 1990[4] sugestis, ke ĝi okupas la ekologian niĉon uzatan ie ajn en la Okcidenta Palearkto de la Gardenruĝvostulo). Ĝi estas la plej arbema specio de enanto en la okcidenta palearkto kaj ĝi uzas ofte aeran movadon kaj taktikon de eksaltoj el ripozejoj. Ĵusaj studoj sugestas ekologian diferencon inter la Kipra enanto kaj la migrantaj Rokenanto O. oenanthe kaj la orienta Mediteranea enanto O. hispanica melanoleuca. Kipra enanto uzas pli da aera movado kaj okupas pli da arbaraj habitatoj, sed necesas minimuman kvanton de malferma aŭ nuda grundo, kaj minimumon de altaj arbustoj aŭ arboj (Randler et al. 2009[5]).

La genra nomo, Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[6] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ronald Sluys, Martin van den Berg (1982 )On the Specific Status of the Cyprus Pied Wheatear Oenanthe cypriaca, Ornis Scandinavica, Vol. 13, No. 2, pp. 123-128
  2. Christensen, Steen (1974) Notes on the plumage of female Cyprus Pied Wheatear Ornis. Scand. 5:47-52
  3. Bergman, H. H. (1983) Some peculiarities of Cyprus bird voices. Cyprus Ornithological Society (1969) Bird Report 8:41-54
  4. Oliver, P. J. (1990) Observations on the Cyprus Pied Wheatear Sandgrouse 12:25-30
  5. Randler, C.,Teichmann, C., & Pentzold, S. (2009) Breeding habitat preference and foraging of the Cyprus Wheatear Oenanthe cypriaca and niche partitioning in comparison with migrant Oenanthe species on Cyprus. Journal of Ornithology, 150: 10.1007/s10336-009-0432-0
  6. Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Botanical.com. Alirita 2008-02-05.
  7. Northern Wheatear. eNature. Alirita 2008-02-05.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Small, Brian J. (1994) Separation of Pied Wheatear and Cyprus Pied Wheatear. Dutch Birding 16: 177–185
  • Flint, Peter (1995) Separation of Cyprus Pied Wheatear from Pied Wheatear. British Birds 88: 230–241