Preĝejo Patrono de Hungaroj (Maroslele)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko Patrono de Hungaroj
Kirko Patrono de Hungaroj en Maroslele
Kirko Patrono de Hungaroj en Maroslele
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Maroslele
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád
diocezo Szeged
dekanujo Makó
Dato de konsekro 1901
Statuso paroĥa kirko
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 1900–1901
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya) estas impona eklezia konstruaĵo en Hungario, en Maroslele.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko kapelo funkciis, kiun oni malkonstruis en 1900 kaj oni tuj konstruis la nun videblan preĝejon. La orgeno estas aŭdebla dekomence. La freskoj estis pentritaj en 1930. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj la kirko estis plene renovigita.

En 1986 oni metis memortabulon al la ekstera muro memore al la falintoj dum la 2-a mondmilito

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko estas sola konstruaĵo situanta sur placo. Apud la kirko estas memorkruco de episkopo Sándor Dessewffy. En mezo de la fasado la okangula turo altiĝas, sur ties pinto estas okangula piramido. Ĉe la flankoj de la fasado po unu malaltaj turoj estas videblaj. Interne super la enirejo estas galerio. La ĉefaltaro estis farita el ligno. Krome estas du altaroj dediĉitaj al Koro de Jesuo kaj Sankta Maria. Menciindas du lignaj skulptaĵoj pri Sankta Johano kaj Sankta Maria.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Memorkruco pri Sándor Dessewffy ĉe kirko de Maroslele