Preĝejo Patrono de Hungaroj (Maroslele)
Kirko Patrono de Hungaroj | ||
---|---|---|
Kirko Patrono de Hungaroj en Maroslele
| ||
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Maroslele | |
Geografia situo | 46° 16′ 2″ N, 20° 20′ 31″ O (mapo)46.26732509590920.3420677978Koordinatoj: 46° 16′ 2″ N, 20° 20′ 31″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Csongrád | |
diocezo | Szeged | |
dekanujo | Makó | |
Dato de konsekro | 1901 | |
Statuso | paroĥa kirko | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | novgotiko | |
Konstruado | 1900–1901 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Kirko Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya) estas impona eklezia konstruaĵo en Hungario, en Maroslele.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu loko kapelo funkciis, kiun oni malkonstruis en 1900 kaj oni tuj konstruis la nun videblan preĝejon. La orgeno estas aŭdebla dekomence. La freskoj estis pentritaj en 1930. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj la kirko estis plene renovigita.
En 1986 oni metis memortabulon al la ekstera muro memore al la falintoj dum la 2-a mondmilito
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko estas sola konstruaĵo situanta sur placo. Apud la kirko estas memorkruco de episkopo Sándor Dessewffy. En mezo de la fasado la okangula turo altiĝas, sur ties pinto estas okangula piramido. Ĉe la flankoj de la fasado po unu malaltaj turoj estas videblaj. Interne super la enirejo estas galerio. La ĉefaltaro estis farita el ligno. Krome estas du altaroj dediĉitaj al Koro de Jesuo kaj Sankta Maria. Menciindas du lignaj skulptaĵoj pri Sankta Johano kaj Sankta Maria.