Kirko de la Vizito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la kirko de la vizito
apsido kun murpentraĵoj en stilo de Giotto di Bondone

La Kirko de la vizito estas unu el tri plej gravaj kristanaj kirko jen Ejn Kerem, malgranda antikva loĝloko okcidente de Jerusalemo (nun parto de la urba teritorio). La preĝejo apartenas al la franciskanoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kirko konstruiĝis super la familia domo kaj naskiĝloko de Johano la Baptisto, do en la loko en kiu Maria, la estonta patrino de Jesuo, post vojaĝo „al urbo en la montaro de Judeo“ (evangelio laŭ Luko 1:39), renkontis la gravedan Elizabeton, kaj laŭ la kristanisma tradicio diris la preĝon Magnificat (evangelio laŭ Luko 1:39-56). La kirko havas naturan groton, kiu jam en la epoko de la bizanca imperio estis loko de kristana preĝado kaj pilgrimado. En la jaro 638 la groto kiel naskiĝloko de Johano la Baptisto enpreniĝis en la Georgian Kalendaron de Festoj. En tiu tempo ankaŭ konstruiĝis la suba kirko. Dum la epoko de la krucimilitistaj ŝtatoj super tiu kirko konstruiĝis granda duetaĝa kirko, kiu tamen disfalis por la forpelo de la krucmilitistoj el la regiono. La franciskanoj en 1679 aĉetis la terenon, sed nur post preskaŭ du jarcentoj da petado kaj atendado ili de la lokaj regantoj de la otomana imperio ricevis la permeson rekonstrui la kirkon: la suba kirko restaŭriĝis en 1862, kaj nova supra kirko estis starigita inter la jaroj 1939 kaj 1955 fare de la itala arkitekto Antonio Barluzzi.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

De la placo antaŭ la kirko eblas rigardi imprese panoraman vidaĵon de la loĝloko kaj la ĉirkaŭaj arbaraj montetoj.

La suba kirko estas dekorita per pluraj murpentraĵoj. Unu el ili montras la salutan bonvenigon de Maria fare de Elizabeto, alia la kaŝo de la infaneta Johano la Baptisto antaŭ la murdistoj dum la masakro de la senpekuloj. En flanka muro de la suba kirko videblas roko, kiu laŭ la kristana tradicio estu parto de tiu ŝtono.

plurlingvaj tabuloj de la preĝo Magnificat, Esperanto jen supre dekstre
plia versio de iuj el la multlingvaj tabuloj, jen la Esperantlingva versio centre

La muroj de la supra kirko fare de Antonio Barluzzi estis pentritaj en toskana stilo, kaj montras bildigojn de Maria en siaj honoraj titoloj: kiel patrino de la kristana Dio, rifuĝo de la pekintoj, donacantino de ĉiuj gracoj, helpantino de la kristanoj kaj laŭ la dogmo de senmakula koncipiĝo.

En la antaŭkirka placo ĉe la muro vidalvide de la suba kirko la preĝo Magnificat notiĝis en pluraj lingvoj sur ceramikaj kaheloj. Ĝis la jaro 1954 kolektiĝis versioj en ekzakte 42 lingvoj, nombro laŭ iuj kristanaj mistikuloj kaj numerologoj konsiderata aparte sankta, inter ili kompreneble ankaŭ la latina kaj Esperanto. En la postaj jaroj tamen ankoraŭ aldoniĝis iuj pliaj versioj, tial ke nun estas iom pli ol 50 lingvoj.

la versio en Esperanto el la maldekstra foto
... kaj el la dekstra jen pligrandigite

Maria fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉe la monta deklivo iom sub la kirko situs la tiel nomata "maria fonto". Pro ĝi la loĝloko Ejn Kerem ricevis sian nomon "fonto de la viteja monto", kaj laŭ la tradicio la fonto estis la ekzakta loko, kie Maria kaj Elizabeto unuafoje intervidiĝis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

31.76468235.157787