Ejn Kerem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
la katolika preĝejo Johano la Baptisto en Ejn Kerem

Ejn Kerem (arabe عين كارم; hebree עין כרם; ankaŭ transskribata En Kerem, Ein Kerem kaj Ain Kerem, en traduko "fonto de la viteja monto") estas antikva urbo ene de la nuntempaj urbaj limoj de Jerusalemo. Laŭ la kristana tradicio ĉi tie naskiĝis Johano la Baptisto, kaj sekve la loko fariĝis pilgrimejo.

La loĝloko fondiĝis pro akvofonto. Arkeologiaj trovaĵoj atestas pri setliĝo ekde la bronza epoko.[1] Probable temas pri la loko de la loĝloko Bet Kerem de la Tanaĥo respektive Malnova Testamento(libro de Jeremia 6:1; Libro de Neĥemja 3:14).[2]

En la evangelio laŭ Luko raportiĝas, ke Maria post la anonco pri la estonta naskiĝo de Jesuo Kristo de Nazareto en Galileo iris „al urbo en la montaro de Judeo“ ging (evangelio laŭ Luko 1:39), por viziti Zeĥarjon kaj lian gravedan edzinon Elizabeton. La ekleziulo Theodosios raportis en 530, ke la loko, en kiu vivis Elizabeto kaj Zeĥarjo, situis kvin mejlojn distance de Jerusalemo.

la katolika preĝejo Johano la Baptisto el alia angulo

La plej grava vidindaĵo de En Kerem estas la preĝejo Johano la Baptisto (ofte nomata "preĝejo Johano la Baptisto sur la monto"), katolika preĝejo el la malfrua 19-a jarcento, en kiu montratas la naskoloka kaverno de Johano. La nuna preĝejo estis starigita sur la ruinoj de antaŭaj preĝejoj samnomaj el la bizanca imperio kaj la epoko de la krucimilitistaj ŝtatoj. Simile al la preĝejo de la Patro nia ĝi havas tabulojn kun la laŭdokanto de Zeĥarjo, latine nomata Benedictus en multaj lingvoj, kompreneble ankaŭ en Esperanto. Ĉe la monta deklivo vidalvide estas samnoma preĝejo Johano la Baptisto de la ortodoksa eklezio el la jaro 1894 kaj iom pli malsupre situas la Preĝejo de la Vizito, en la loko en kiu Maria renkontis Elizabeton dum sia vizito. Piedira vojo al tiu preĝejo pasas ĉe "maria fonto".

En 1961 sur la monteto malfermiĝis centro de medicina kleriĝo (Hadassah).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. G. Ernest Wright, Bulletin of the American Schools of Oriental Research 71 [oktobro 1938], paĝoj 28 kaj sekvaj (angle).
  2. Carta's Official Guide to Israel and Complete Gazetteer to all Sites in the Holy Land. Jerusalemo 1993, ISBN 965-220-186-3, paĝo 233 (angle).
31.7676335.16086