Klára Lenz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klára Lenz

Klára Lenz
Persona informo
Naskonomo Lenz Klára Mária Hermina
Naskiĝo 30-an de junio 1924 (1924-06-30)
en Budapeŝto
Morto 16-an de februaro 2013 (2013-02-16) (88-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hungaragermanahispanaanglafrancaitala
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro József Lenz
Frat(in)o József Lenz
Okupo
Okupo artisto
vdr

Klára Lenz [lenc], laŭ hungarlingve kutima nomordo plennome Lenz Klára Mária Hermina estis hungardevena gobelinisto.

Blazono de familio Lenz

Klára Lenz[1] naskiĝis la 30-an de junio 1924 en Budapeŝto, ŝi mortis la 16-an de februaro 2013 en Madrido.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Klára Lenz devenis el riĉa komercista familio. Klára lernis en sia naskiĝurbo kaj en Svislando, poste ŝi edziniĝis en 1942, poste ŝi naskis gefilojn. Post la 2-a mondmilito pro la alvenanta socialismo la plena familio migris al Svislando, kie ili vivis 2 jarojn, fine ili translokiĝis al Kolombio. Klára laboris en Bogoto en hotelo kaj la internacia flughaveno.

En 1994 ŝi vidviniĝis.

Kiam ŝia sano plimalbonigis, ŝi parte perdis sian vizion kaj ne ĉiam rekonis siajn parencojn. Ŝia familio vendis ŝian domon kaj estis movita al Madrido, kie ŝi loĝis en la domo de sia filino de 2007 ĝis ŝia morto, la 16-an de februaro 2013.

Gobelinoj[redakti | redakti fonton]

Dum sia restado en Bogoto, ŝi kreis ĉirkaŭ cent gobelinojn. Ŝi interesiĝis pri dioj de la indiĝenaj kulturoj en Kolombio, Peruo, kaj Meksiko, ŝi reproduktis ilin en multaj el siaj verkoj, same kiel ĉasbestojn, mitologiajn bestojn kaj birdojn.

Muzeo en Nyékládháza en Hungario prezentas iujn el ŝiaj gobelinoj kune kun pli grandan ekspozicion pri la familio Lenz.

Elektitaj gobelinoj[redakti | redakti fonton]

  • Azték Isten (56 × 44 cm)
  • Safari (125 × 56 cm)
  • Inka űrhajósok (58 × 53 cm)
  • Ezeregy éjszaka (156 × 75 cm)
  • Tűzmadár(56 × 43 cm)
  • Kékpáva broméliákkal (108-84,5 cm)
  • Vitézség (38 × 30 cm)
  • A Fáraó vadászata(146 × 71 cm)
  • Dáma és az énekes (143-100 cm)
  • Egyszarvú (49 × 36 cm)
  • Sziam (57 × 45 cm)
  • Tulipánok (56 × 43 cm)
  • Farkas (58 × 38 cm)
  • Tairona isten (53 × 35 cm)
  • Pegazus (51 × 30cm)
  • Paradicsommadár (34 × 16 cm)
  • Indián Madonna (54 × 46 cm)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]