Klára M. Rásky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klára M. Rásky
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1908 (1908-03-18)
en Szombathely
Morto 14-an de septembro 1971 (1971-09-14) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo biologobotanikisto
vdr

Klára M. Rásky [em rAŝki], laŭ hungarlingve kutima nomordo M. Rásky Klára estis hungara paleobotanikisto, muzeologo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

Klára M. Rásky[1] naskiĝis la 18-an de marto 1908 en Szombathely, ŝi mortis la 14-an de septembro 1971 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Klára M. Rásky maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1931. Post la pedagogia diplomo ŝi instruis en urboj Kőszeg, Pécs, Szolnok kaj Mezőtúr. Ŝi doktoriĝis en 1938, poste ŝi estis muzeologo. En 1940 ŝi studvojaĝis al la nazia Germanio. En 1939 ŝi komencis esplori la lokon de Ipolytarnóc, ekde 1950 jam intensive. La kolektita materialo venis en la muzeon. Ekde 1951 ŝi instruis en la universitato kiel docento, en la sekva jaro ŝi kandidatiĝis. Ŝi emeritiĝis en 1965.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • La oligocena flaŭro de la Kiscelli-argilo en Budapeŝto (la titolo estas tradukaĵo, 1943)
  • Fossile Charaphyten-Früchte aus Ungarn (monografio, 1945)
  • La fosilia flaŭro de Ipolytarnóc (la titolo estas tradukaĵo, 1959)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]