Klaso (eduko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Klasĉambra konduto)
Instruisto kaj klaso moderna klasejo
Instruisto kaj klaso malmoderna klasejo

Klaso estas termino el la kampo de edukado, kiu rilatas al la kadro, medio aŭ strukturo, en kiu studentoj studas. Klasĉambra lernado estas kutime farita en klaso, kun antaŭfiksitaj paŭzoj intere.

La klaso estas kutime parto de pli granda kadro kaj povas aperi en kelkaj edukaj institucioj kiel infanĝardeno, lernejo, kolegio kaj universitato.

Klasejo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu kunteksto rilatas al loko kie okazas la studo fare de grupo de studentoj. Ĉi tio estas kontraste al aliaj ĉambroj en la eduka institucio, kiuj ne estas uzataj por ke studentoj kunveni en ili por studceloj.

La klasĉambro estas kutime ekipita per tabloj kaj seĝoj por la studentoj. La klasĉambro ankaŭ havos skribajn kaj prezentajn ekipaĵojn por la instruisto kiel skribtabulo kaj tabulokreto.

Eduka medio[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu kunteksto rilatas al eduka kadro en kiu studentoj studas. Klasĉambra lernado estas farita en grupo kaj estas gvidita kaj administrita fare de instruisto, kiu estas profesiulo trejnita por okupiĝi pri la studkampo. La klasa kadro povas esti administrita kun la celo krei kunlaboran lernadon.

En lernejoj la klasoj konsistiĝas de samaĝaj studentoj, kaj ili kutime estas nomitaj en kreskanta sinsekvo, ekde 1-a ĝis 12-a grado, kaj foje ĝis 14-a grado. La nombro da studentoj en lerneja klaso ne estas fiksa kaj kutime varias de 15 ĝis 50 studentoj.

La klasa instruplano konsistas el diversaj temoj - de kapabloj kiuj helpos studentojn en siaj privataj vivoj (kutime en bazlernejo kaj mezlernejo) ĝis sciencaj studkampoj kiel ekzemple matematiko, kemio kaj biologiolingvoj.

Etoso[redakti | redakti fonton]

La klasa etoso estas influita de la eduka klimato kiu regas en ĝi. La disciplino en la eduka kadro celas helpi lernadon kaj malhelpi diversajn kondutismajn problemojn kiuj povas malhelpi la leciono kaj difekti la kvaliton de instruado donita al la klaso. Tiucele la instruisto devas certigi, ke klaraj limoj estas fiksitaj por siaj studentoj. Puno estas ofte uzata kiel ilo por konservi klasĉambran disciplinon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]