Lengede

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Klein Lafferde)
Lengede
Blazono
Lengede (Germanio)
Lengede (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Peine
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 05174, 05344
Poŝtkodo 38268
Aŭtomobila kodo PE
Oficiala Municipokodo 03157005
Politiko
Komunumestro Hans-Hermann Baas
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Vallstedter Weg 1
Demografio
Loĝantaro 14308 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 12′ N, 10° 18′ O (mapo)52.2048710.30775Koordinatoj: 52° 12′ N, 10° 18′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 90 m
Areo 34,21 km²
Oficiala retejo https://www.lengede.de/
vdr

Lengede estas loko en Niedersachsen (Malsupra Saksio) ĉe Peine. La komunumo konsistas el la centra kerno kaj el la aligitaj komunumoj kiel Broistedt, Woltwiesche, Barbecke kaj Klein Lafferde. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 14 308 loĝantojn.

komunumoparto Barbecke
komunumoparto Broistedt
la komunuma administrejo
monumento pri la mineja akcidento

En la komunumo troviĝas memoraĵo pri mineja akcedento sur la sukcesa savboradejo. Ankaŭ vizitindaj estas la medioprotekta areo en la iama mineja areo, la ripozeja parko Seilbahnberg.

Miraklo de Lengede[redakti | redakti fonton]

La loko mondfamiĝis en aŭtuno de 1963 pro la Wunder von Lengede (Miraklo de Lengede). La 24-an de oktobro, 129 ministon en la ŝakto Mathilde trafis enpenetro de 500.000 kub-metroj da akvoj el lageto. Oni savis samtage jam 86 el la akcidento-suferintaj ministoj. La pluaj 43 ŝajnis esti sen espero. Oni do trovis 8 tagojn poste ankoraŭ 3 ministojn. La Miraklo okazis do la 3-an de novembro, kiam oni aŭdis signojn el profundo de 60 metroj (sur bortubo). La 11 restintaj ministoj devis elteni ankoraŭ 11 pliajn tagojn en la ŝakto, antaŭ oli ili estis saveblaj per savkapsulo. La pliaj 29 ministoj mortis.

La evento estis dufoje filmigita kun titolo Das Wunder von Lengede – unuafoje en 1969 sub reĝisorado de Rudolf Jugert kaj duafoje en 2003 sub reĝisorado de Kaspar Heidelbach. Krom tio en 2003, la Westdeutscher Rundfunk produktis sub reĝisorado de Franz Bürgin la dokumentan filmon Das Drama von Lengede, Protokoll einer Katastrophe (La dramo de Lengede, protokolo de katastrofo).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Lengede an der Fuhse, 1151–2001, kroniko (eld. Arbeitskreis 850 Jahre Lengede), 728 paĝoj, Lengede, 2001 (sen ISBN numero)