Kleine Kalmit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kleiner Kalmit
montomonteto
Alteco 270,5 m
Situo apud Ilbesheim (distrikto Südliche Weinstraße) kaj Landau in der Pfalz (sendistrikta urbo), Rejnlando-Palatinato; Germanujo
Montaro Haardt
Geografia situo 49° 11′ N, 8° 3′ O (mapo)49.1862777777788.0577222222222Koordinatoj: 49° 11′ N, 8° 3′ O (mapo) f4
Kleiner Kalmit (Rejnland-Palatinato)
Kleiner Kalmit (Rejnland-Palatinato)
DEC
Kleiner Kalmit
Kleiner Kalmit
Situo de Kleiner Kalmit
Map
Kleiner Kalmit
vdr
informtabulo naturprotektejo „Kleine Kalmit“

Kleine Kalmit (de la latine calvus mons = kalva monto) estas la nomo de 270,5 m alta monto en la orienta Palatinata arbaro. La monto situas ĉe la rando de la Haardt apud Ilbesheim en la distrikto Südliche Weinstraße kaj sur la teritori de la sendistrikta urbo Landau in der Pfalz, Rejnlando-Palatinato. Por distingi la nomon de la monto de la pli granda Kalmit (ankaŭ nomata granda Kalmit); kiu havas altecon de 672,6 m, ĝi ricevis la atributon klein (= malgranda). Sur ĝia kupolo staras la Mater Dolorosa-kapelo[1] (kapelo por konsolo de la malriĉuloj) kiel de fore videbla rekonilo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La malgranda Kalmit altiĝas en la oriento de la Naturparko Pfälzerwald. Ĝia pinto situas en la Südpfalz ĉ. 15 km sudsudokcidente de la granda Kalmit kaj 6 km sudsudokcidento de la urbocentro de Landau in der Pfalz. Ĝia plej granda parto de la areo apartenas al la teritorio de la 1,2 km nordoriente situanta Arzheim, 1,8 km sudoriente troviĝas Wollmesheim; ambaŭ estas urboparto de Landau. La suda kaj okcidenta flanko apartenas al la kelkaj cent metroj fora vilaĝo Ilbesheim.

Fluantaj akvejoj[redakti | redakti fonton]

Norde de la Kleiner Kalmit troviĝas la valo de la rivereto Ranschbach kiu pasas Arzheim pli norde. Sudokcidente kaj sude estas la valo de la rivereto Birnbach, kiu tie trafluas Ilbesheim kaj Wollmesheim. Ambaŭ estas deokcidentaj alfluantoj de la rivereto Queich.

Naturo[redakti | redakti fonton]

La malgranda Kalmit havas la reputacio de botanika juvelo. Ĉi-tie kreskas abunde malofta ordinara pulsatilo. Al la speciriĉa flaŭno apartenas 87  specioj de araneoj kaj 43  specioj de papilioj. Nur la plej malgranda areo kovraata de naturprotektejo Kleine Kalmit.[2]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

rondrigardo de la Malgranda Kalmit trans Ilbesheim al la Haardt dum sunsubiro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. url=http://palzpix.de/kleine-kalmit.html |titel=Die Kapelle auf der kleinen Kalmit |hrsg=auf palzpix.de |elŝuto=2014-11-11
  2. Naturschutzgebiet „Kleine Kalmit“, Informationstafel vor Ort

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]