Klitoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klitoro

3Dmodelo

1: klitora frenulo, 2: korpeto kaverna, 3: kruroj de klitoro, 4: enfluejo de uretro, 5: vagina vestiblo, 6: vagina enirejo
1: klitora frenulo, 2: korpeto kaverna, 3: kruroj de klitoro, 4: enfluejo de uretro, 5: vagina vestiblo, 6: vagina enirejo
1: klitora frenulo, 2: korpeto kaverna, 3: kruroj de klitoro, 4: enfluejo de uretro, 5: vagina vestiblo, 6: vagina enirejo
Klitoro
Klitoro
Klitoro
klaso de anatomia unuo • organa tipo
latine clitoris
de Gray subject #270 1266
sistemo reprodukta
vaskulo/j dorsa vaskulo de klitoro, profunda vaskulo de klitoro
vejno/j supraĵaj dorsaj vejnoj de klitoro, profunda dorsa vejno de klitoro
nervo/j dorsa nervo de klitoro
prekurzoro genera monteto
MeSH Clitoris
vdr

Klitoro estas parto de seksorganoj en femala korpo de mamuloj. Videbla parto similiganta butonon estas lokigita en vulvo proksime de la ekstera kuniĝo de malgrandaj vulvaj lipoj kaj grandaj vulvaj lipoj, super vagina enirejo. Tasko de la klitoro estas elvoki seksan ekscitiĝon kaj orgasmon.

Evoluo

La virina klitoro estas evolue koincidas kun la vira peniso, tio signifas, ke en embria stato ĝi devenas el la sama histo, kiu kreus penison. Startigilo por kreigo de peniso anstataŭ klitoro estas hormono testosterono.

La organo estas kreata el erektiĝemaj korpetoj, la histo riĉa je sangokapilaroj, certigantaj sangigon, riĉa je nervaj finoj. Tial ĝi tre bone taŭgas por seksa ekscitado.

La ekstera parto de klitoro, la t. n. „pinto de klitoro“, estas tute aŭ parte kovrita per prepucio, simile kiel peniso. Ĉe homoj la „korpo de klitoro“ kondukas kelke da centimetroj supren kaj malantaŭen, antaŭe ĝi diskuras en du branĉojn, la t.n. krurojn. Ili havas formon de litero „V“ turnigita renversite kaj ĝi kondukas ĉirkaŭe kaj interne de grandaj vulvaj lipoj.

Plimulto da klitoro estas kovrita, la ekstera stimulo de la tuta klitoro povas gvidi al pli profundaj seksaj travivaĵoj. Unu klarigo de vagina orgasmo diras, ke orgasmo devenas el la ekstera stimulo de klitoro dum vagina kuniĝo aŭ penetro.

En la paso de seksa ekscitiĝo la klitoro pligrandiĝas tiel, kiel la erektiĝemaj korpetoj pleniĝas per la sango. Senpere antaŭ la orgasmo la erektiĝo ankoraŭ pligrandiĝas.

Agnosko de ekzistado

Medicina literaturo agnoskis la ekzistadon de klitoro unuafoje en la 16-a jarcento. Renaldo Columbus prelegis kirurgion en Padovo en Italio kaj en la jaro 1559 li publikis libron nomita De re anatomica, en kiu li priskribis lokon de volupto de virino. Columbus skribis: "Ĉar neniu konas tiujn ĉi terlangojn kaj iliajn funkciojn, estas pemesite nomi la aferojn malkovrita de mi, ili estus nomotaj amo aŭ ĝuigo de Venuso."

Sekvanto de Columbus en Padovo, Gabrielo Falloppio, kiu malkovris ovariojn, rezistis kun tio, ke unuaeco por malkovro de la klitoro apartenas al li.

Caspar Bartholin, dana anatomo en la 17-a jarcento rifuzis ambaŭ asertojn kun tio, ke la klitoro estis konata al medicino jam ekde la 2-a jarcento.

Virina cirkumcido

Vidu ĉefan artikolon pri cirkumcido.

La klitoro povas esti parte aŭ tute forigita dum virina cirkumcido. Tiu ĉi temo estas problema, multe da landoj kaj kulturoj rifuzas tiun ĉi tradicion. Amnesty International taksas, ke ĉiujare oni faras pli ol 2 milionoj da virinaj cirkumcidoj, plejparte en Afriko.

Vidu ankaŭ