Kloriso (plantogenro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kloriso
Chloris virgata
Chloris virgata
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Kloridoidoj Chloridoideae
Tribo: Cynodonteae
Chloris
Sw.
Specioj

ĉirkaŭ 55

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kloriso (Chloris) estas genro el la familio de la poacoj kiu anglalingve estas ĝenerale konata kiel windmill grass (ventmuelejo-greso) aŭ finger grass (fingro-greso). Tiu genro havas kosmopolitan distribuon, sed estas precipe disvastiĝata en la tropikaj kaj subtropikaj regionoj, kaj pli ofte en la suda duonglobo. Poacoj de tiu genro estas morfologie varieblaj, sed ĝenerale la plantoj estas malpli ol 50 cm altaj kaj ili portas umbeloformajn infloreskojn, kun pluraj umbeleroj lineataj kun vicoj de spiketoj. La genro estas nomata laŭ Kloriso, greka mitologia persono, asociata kun floroj kaj printempo.

Kelkaj specioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Infloresko de Chloris gayana.